Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp
Ludovic Courtès <ludovic.courtes@laas.fr>:
> Vi certe pravas, fakte. La priskribo ne estas tre instrua. Do mi ne
> scias kiuj tiparoj uzataj de mia Galeon ktp. enhavas la akcentitajn
> tipojn...
Se vi uzas KDE, vi povas rigardi la agordilon por tiparoj kaj
eksperimente ŝanĝi ion, se vi ne estas certa, kiu elekto aplikiĝas.
> Jes. Kaj vi uzas `C-x RET C-\' kaj poste `esperanto-prefix RET', ĉu ne?
> Ĝi estas same ol kiu vi priskribis.
Mi uzas C-x C-a por ŝanĝi la enigmetodon, ĉar tion mi difinis en
~/.emacs.
> Ĉu vi uzas `xmodmap'?
Jes, laŭ mia memoro mi uzis tion. Do mi esploru la aliajn manierojn,
kiujn vi menciis.
Edmundo
Reply to: