[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp



Ludovic Courtès <ludovic.courtes@laas.fr>:

> Mi antaŭe havis la saman tiparoproblemon kun Galeon/Mozilla.  Ĉu vi
> instalis `xfonts-intl-european'?  Mi kredas, ke ĝi devas sufiĉi.  Sed
> foje, la akcentitaj tipoj ŝajnas malbonaj.

Mi ne instalis ĝin, ĉar laŭ la priskribo kaj la listo de dosieroj ĝi
ne ŝajnas tre interesa:

http://packages.debian.org/cgi-bin/search_contents.pl?searchmode=filelist&word=xfonts-intl-european&version=testing&arch=all

Ŝajne ĝi havas diversajn tiparojn por diversaj signaroj. Eble ĝi estas
postrestaĵo de iu antikva antaŭunikoda epoko, kiun ankoraŭ uzas iuj
programoj, kiuj funkcias malsame ol la cetera mondo, ekzemple Emakso.
Cetere, ĉu ne estas strange, ke la priskribo ne diras, kiel nomiĝas la
tiparoj?

> Tiuteme, ĉu ekzistas GTK aŭ X11 "enigmetodo" ("input method"), kiel la
> `esperanto-prefix' de Emakso?

Mi eble ne konas tiun 'esperanto-prefix'. En Emakso mi uzas du
proprajn metodojn: en unu oni tajpas Esperantajn literojn per
punktokomo antaŭ la sensupersigna litero, kaj en la alia oni tajpas
diversajn supersignojn per diversaj neliteraj signoj antaŭ la simpla
litero.

Mi de tempo al tempo konvinkis al X uzi kroman reĝimŝanĝan klavon
(ekzemple AltGr) por Esperantaj literoj, sed tiaj adaptoj ofte ĉesas
funkcii, kiam oni aktualigis la sistemon. Mi devos esplori tiun kampon
denove.



Reply to: