[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp



Saluton! Du-trione respondante:

(1) Elektu tiparon ISO-8859-3 (Latin3)

(2) Mi spertas nenion pri emakso  :-(

(3) Ankaux mi ne spertis bonan funkciadon de gdm, sed ne rilate al
malsxaltigo. Mi povis malsxalti cxiel, post agordi gxin, ebligante al
cxiuj uzantoj fari tion. Mi ne memoras nun la programon por tiu agordo,
sed mi scias, ke gxi ekzistas. Aux vi povas redakti rekte la
agordo-dosieron de gdm en /etc/gdm

Mi esperas esti helpinto. Gxis!

Felipe Castro


Em Qua, 2005-04-20 às 07:38, Edmund GRIMLEY EVANS escreveu:
> Mi antaŭ nelonge reinstalis, ĉar mi fuŝis mian startigilon kaj
> ĉiuokaze volis vidi, kiel aspektas moderna Debian.
> 
> (1) Kiam mi elektis Esperanton por KDE, la supersignaj literoj ne
> funkciis. Ĉu iu povas konsili, kiun tiparon mi instalu aŭ elektu, por
> ke tio funkciu?
> 
> (2) Ĉu iu jam sukcesis kopii per la muso Esperantajn literojn inter
> Emakso kaj alia programo? Por mi tio neniam funkcias; ĝenerale mi
> ricevas ISO-2022-aĵojn, aŭ nenion. Se mi volas kopii ion de Emakso al
> Mozilo, ekzemple, mi povas per Emakso skribi dosieron, vidigi la
> dosieron per xterm kaj poste kopii per la muso de la xterm al Mozilo,
> sed rekte de Emakso al Mozilo ne eblas.
> 
> (3) Ŝajne kun gdm, la implicita elekto, oni devas doni la radikan
> pasvorton por malŝaltigi la komputilon. Mi solvis tiun stultaĵon per
> apt-get install kdm.
> 
> Edmundo
> 
> 
> -- 
> To UNSUBSCRIBE, email to debian-esperanto-REQUEST@lists.debian.org
> with a subject of "unsubscribe". Trouble? Contact listmaster@lists.debian.org
> 





Reply to: