Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp
Saluton,
Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org> writes:
> ISO-8859-3 estas signaro, ne tiparo. Hodiaŭ la tiparoj funkcias
> unikode. Ŝajne la implicita elekto estas Bitstream Vera, kiu (ankoraŭ)
> ne havas la Esperantajn literojn. URW Palladio L, ekzemple, havas la
> Esperantajn literojn, sed ĝi ŝajnas malpli bela. Ĉu eblas aŭ indas
> instali la mikrosoftajn tiparojn?
Mi antaŭe havis la saman tiparoproblemon kun Galeon/Mozilla. Ĉu vi
instalis `xfonts-intl-european'? Mi kredas, ke ĝi devas sufiĉi. Sed
foje, la akcentitaj tipoj ŝajnas malbonaj.
Tiuteme, ĉu ekzistas GTK aŭ X11 "enigmetodo" ("input method"), kiel la
`esperanto-prefix' de Emakso?
Dankon,
Ludoviko.
Reply to: