"gnome-terminal" tipar-agordo
Cxi tie mi bone povas uzi cxi tiun tiparon en "gnome-terminal":
-misc-fixed-medium-r-normal-*-*-140-*-*-c-*-iso10646-1
(tauxge granda, laux mi)
Aux cxi tiun:
-misc-fixed-medium-r-semicondensed-*-*-120-*-*-c-*-iso10646-1
(pli malgranda, ecx tro!)
Ne uzu multajn limigojn en la difino de la tiparo, la "*" (asteriskoj?)
estas bonaj amikoj!
Helpeme,
Felipe
Edmund GRIMLEY EVANS:
> Plu pri tiparoj:
>
> * Mi esploris komputilon kun Red Hat ĉe mia laborejo: ŝajne ĝi uzas
> Sans kaj Monospace anstataŭ Bitstream Vera, kaj ĝi sukcesas montri
> Esperantajn literojn en la titolo de Mozilo-fenestro.
>
> * Instali la mikrosoftajn tiparojn estas tre facile; oni povas eĉ fari
> per la grafika fasado, kaj oni povas instali ilin por unu uzanto sen
> la radika pasvorto. Jen io, kio efektive funkcias.
>
> * Ĉu iu scias, kiel oni uzu la tradician kaj bonegan tiparon
>
> -misc-fixed-medium-r-semicondensed--13-120-75-75-c-60-iso10646-1
>
> kun gnome-terminal? Mi serĉis per Guglo pri tiu demando kaj trovis
> multajn plendojn pri tio kaj rakontojn de homoj, kiuj devis rezigni
> pri gnome-terminal kaj uzi alian terminalon, ĉar ili ne sukcesis.
> Tamen, aliaj homoj insistas, ke eblas uzi iun ajn tiparon kun
> gnome-terminal, se oni ruze agordas. Kiel do?
>
> Edmundo
Reply to: