[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp



Felipe Emmanuel Ferreira de Castro <fefcastro@yahoo.com.br>:

> (1) Elektu tiparon ISO-8859-3 (Latin3)

ISO-8859-3 estas signaro, ne tiparo. Hodiaŭ la tiparoj funkcias
unikode. Ŝajne la implicita elekto estas Bitstream Vera, kiu (ankoraŭ)
ne havas la Esperantajn literojn. URW Palladio L, ekzemple, havas la
Esperantajn literojn, sed ĝi ŝajnas malpli bela. Ĉu eblas aŭ indas
instali la mikrosoftajn tiparojn?

> (3) Ankaux mi ne spertis bonan funkciadon de gdm, sed ne rilate al
> malsxaltigo. Mi povis malsxalti cxiel, post agordi gxin, ebligante al
> cxiuj uzantoj fari tion. Mi ne memoras nun la programon por tiu agordo,
> sed mi scias, ke gxi ekzistas. Aux vi povas redakti rekte la
> agordo-dosieron de gdm en /etc/gdm

Iu ĉe mia laborejo diris tre simile, sed mi ne sukcesis, nek per
agordilo nek per redaktado de /etc/gdm/gdm.conf. Sed tio ne gravas,
ĉar kdm solvas la problemon.

Edmundo



Reply to: