[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Esperantaj literoj en KDE, ktp



Mi antaŭ nelonge reinstalis, ĉar mi fuŝis mian startigilon kaj
ĉiuokaze volis vidi, kiel aspektas moderna Debian.

(1) Kiam mi elektis Esperanton por KDE, la supersignaj literoj ne
funkciis. Ĉu iu povas konsili, kiun tiparon mi instalu aŭ elektu, por
ke tio funkciu?

(2) Ĉu iu jam sukcesis kopii per la muso Esperantajn literojn inter
Emakso kaj alia programo? Por mi tio neniam funkcias; ĝenerale mi
ricevas ISO-2022-aĵojn, aŭ nenion. Se mi volas kopii ion de Emakso al
Mozilo, ekzemple, mi povas per Emakso skribi dosieron, vidigi la
dosieron per xterm kaj poste kopii per la muso de la xterm al Mozilo,
sed rekte de Emakso al Mozilo ne eblas.

(3) Ŝajne kun gdm, la implicita elekto, oni devas doni la radikan
pasvorton por malŝaltigi la komputilon. Mi solvis tiun stultaĵon per
apt-get install kdm.

Edmundo



Reply to: