[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp



Felipe Emmanuel Ferreira de Castro:

> Mi agordis cxi tie jene:
> KDE -> Agordo -> Aspekto/Konduto -> Tiparoj
> Tie, anstataux uzi apriorajxojn, faru cxiujn tiparojn specife uzi
> unikodan signaron. La tiparo "Helvetica" estas bonaspekta. Ankaux la
> "Misc-fixed" estas bona, cxar gxi estas kompakta (uzu en la menuo).

Eble vi uzas malnovan version de KDE. Kun Debian 3.1 oni ne povas per
tiu agordilo elekti specifan tiparon per ĝia tradicia nomo, kaj la
tradiciaj tiparoj eĉ ne estas disponataj kun la implicita agordo.
Tamen, iu en debian-user ĵus donis helpon: se oni rulas
"dpkg-reconfigure fontconfig" kaj respondas "jes" al la demando, ĉu
uzi bitbildajn tiparojn, poste la tradiciaj tiparoj estas disponataj.
Tamen, oni devas eksperimenti por trovi sian tiparon, ĉar la elektilo
ne montras la nomon: ĝi nomiĝas simple "Fixed" aŭ simile. Eble ne ĉiuj
tiparoj estas tiel elekteblaj. Se oni serĉas per Guglo oni trovas
multajn plendojn pri tio, kaj kelkaj homoj ĉesis uzi gnome-terminalo
pro tiu problemo. (Serĉu pri
"misc-fixed-medium-r-semicondensed--13-120-75-75-c-60-iso10646-1
gnome-terminal".)

Bitbilda tiparo kun grando 6x13 estas tre bona por terminalo: tiel oni
povas havi 4 terminalojn kun grando 80x24, plus rulumiloj, ktp, sur
ekrano kun grando 1024x768.

Edmundo



Reply to: