Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp
Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org> writes:
> Ŝajne ĝi havas diversajn tiparojn por diversaj signaroj. Eble ĝi estas
> postrestaĵo de iu antikva antaŭunikoda epoko, kiun ankoraŭ uzas iuj
> programoj, kiuj funkcias malsame ol la cetera mondo, ekzemple Emakso.
> Cetere, ĉu ne estas strange, ke la priskribo ne diras, kiel nomiĝas la
> tiparoj?
Vi certe pravas, fakte. La priskribo ne estas tre instrua. Do mi ne
scias kiuj tiparoj uzataj de mia Galeon ktp. enhavas la akcentitajn
tipojn...
> Mi eble ne konas tiun 'esperanto-prefix'. En Emakso mi uzas du
> proprajn metodojn: en unu oni tajpas Esperantajn literojn per
> punktokomo antaŭ la sensupersigna litero, kaj en la alia oni tajpas
> diversajn supersignojn per diversaj neliteraj signoj antaŭ la simpla
> litero.
Jes. Kaj vi uzas `C-x RET C-\' kaj poste `esperanto-prefix RET', ĉu ne?
Ĝi estas same ol kiu vi priskribis.
> Mi de tempo al tempo konvinkis al X uzi kroman reĝimŝanĝan klavon
> (ekzemple AltGr) por Esperantaj literoj, sed tiaj adaptoj ofte ĉesas
> funkcii, kiam oni aktualigis la sistemon. Mi devos esplori tiun kampon
> denove.
Ĉu vi uzas `xmodmap'? Mi kredas, ke la du plej bonaj solvoj estas uzi
X enigmetodoj (vidu ekz. la pakaĵo `ami') aŭ GTK enigmetodo (vidu
/etc/gtk-2.0/gtk.immodules). Sed ŝajnas, ke ankoraŭ ne ekzistas tiel
enigmetodoj por Esperanto.
Dankon,
Ludo'.
Reply to: