[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en KDE, ktp



En sia retpoŝto de Merkredo, la 20-a de Aprilo 2005 je 11:38 (+0100), Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
> 
> (2) Ĉu iu jam sukcesis kopii per la muso Esperantajn literojn inter
> Emakso kaj alia programo? Por mi tio neniam funkcias; ĝenerale mi
> ricevas ISO-2022-aĵojn, aŭ nenion. Se mi volas kopii ion de Emakso al
> Mozilo, ekzemple, mi povas per Emakso skribi dosieron, vidigi la
> dosieron per xterm kaj poste kopii per la muso de la xterm al Mozilo,
> sed rekte de Emakso al Mozilo ne eblas.
Estimata,

Mia agordo funkcias pli bone, sed ankaŭ ne perfekte.
Mi povas kopii ĉion ajn el Emakso al Emakso.
Mi povas kopii ĉion ajn el Emakso al io ajn.
Mi povas kopii tekston kun nur Latino-1aj literoj el io ajn al Emakso.

Sed se mi kopias ne Latino-1an tekston (do ekz-e esperantan tekston) el
io ajn al Emakso, Emakso aldonas eskapaĵojn ĉirkaŭ la unikodaj literoj
(%G kaj %@).

La eskapaĵo %G normale petas de xterm/konzolo iĝi laŭ UTF-8a
modo... (do verŝajne %@ reiĝi laŭ normala modo)

Se iu scias kial, bonvolu klarigi. Mi tamen dubas, Emakso estas tiel
malsimpla, ĉu ne? (Tial mi persone plej ofte uzas la malpezan "vim")

Mi kunsendas mian ".emacs". Pardonu, ne estas komentoj. Mi scias ke ĝi
postulas du apartajn emaks-pakaĵojn: mule-ucs kaj color-theme.

Amike,
JC
-- 
Ĉio dependas de "se" kaj "kiam"



Reply to: