[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Kial la esperanto ne plu estas en debian-instalilo ?



En sia retpoŝto de Ĵaŭdo, la 17-a de Februaro 2005 je 10:19 (+0000), Edmund GRIMLEY EVANS skribis:
> Serge Leblanc <serge.leblanc@wanadoo.fr>:
> 
> >    Fakte, la uzado de 'eo_EO' estas la plej malbona solvo.
> 
> Mi ne volus defii la esperantistaron inventi eĉ pli malbonajn solvojn.
> Tamen, eo_EO estas rekte komparebla kun eo_XX kaj (ni ŝajne povas
> konsenti) malpli bona ol tiu; tio sufiĉas por preterlasi ĝin.

Pri tio, mi definitive konsentas, kaj ŝajne ja ankaŭ la aliaj. Sed pli
bone ne necese signifas taŭge.

> >    Mi proponas de krei la dosieron eo_EU por esperantistaj eŭropanoj kiuj ne
> >    jam havas krei ilian landecan dosieron.
> 
> Bedaŭrinde, proponoj faritaj en ĉi tiu dissendolisto ne kaŭzos
> efektivan ŝanĝon, kaj se amaso da rivaloj proponoj alvenos ĉe la
> prizorgantoj de la koncernaj pakoj, verŝajne la prizorgantoj pro
> perpleksiĝo realigos neniun proponon.
> 
> Jen resumo de la nuna proponaro:
> 
> eo      Eble plej eleganta, sed eble necesigus ŝanĝon en la sistemo;
>         oni eble ne volus ŝanĝi la sistemon nur pro Esperanto, do
>         postuladi ĉi tion eble estus bona maniero certigi, ke oni
>         ne akceptu Esperanton.
Nu, teknike tio solvo eblus. Ne necesas ŝanĝon en glibc. Problemo estus
ke tia nomo estus vere aparta, do eble neakceptita.

> eo_*    Tio estas, aparta Esperanta lokaĵaro por ĉiu lando.
>         Oni preskaŭ certe ne akceptus tion, do jen alia bona maniero
>         malhelpi la enkondukon de Esperanta lokaĵaro.
Laŭ kio vi postulas tion?
Tio *plene* sekvas la regulojn, kaj ne enkondukas novan "landon".
Nun, ja tio estus multe da lokaĵaroj, sed mi preferas aŭdi tion de
glibc-respondeculoj antaŭ forlasi la ideon.

> eo_EO   Jam ekzistis iam en Debian, sed kontraŭnorme kaj konfuze
>         uzas EO kiel pseŭdolandon.
Kaj same pri XX, kiu ankaŭ estus pseŭdolando.

> eo_XX   Jam ekzistis en Mandrake kaj estas uzata de multaj privatuloj,
>         jam de multaj jaroj. Jam diskutita en la dissendolisto de glibc.
>         Jam plurfoje proponita al la prizorgantoj de Debian-pakoj.
... kaj ĉiam sensukcese, do verŝajne io ĝenas en tia lokaĵaro.
>         Ne kontraŭnorma, ĉar XX estas libera por privata uzo.
... privata uzo, por difini novan landon.
>         Ne necesigas enkonduki novan formon de lokaĵarnomo.
Ĉu? Ĉu vi konas iun ajn alian oficialan lokaĵaron kiu uzas XX? Ĉu vi
iam vidis ie ajn, ke XX estu uzata kiel "sennacia teritorio", kiel vi
ŝajnas proponi?

> eo_AQ   Interesa, sed tute nova ideo. Mi ne scias, ĉu uzado de oficiala
>         AQ havas praktikajn (mal)avantaĝojn super uzado de libera XX.
>         Verŝajne esplorinda, sed oni prefere ankoraŭ ne konfuzu la
>         pakoprizorgantojn per ĝi.
> 
> eo_EU   Alia interesa ideo, kiun mi tute ne esploris, sed eo_EU ne estus
>         bona por la tuta mondo, dum kelkaj aferoj priskribitaj en
>         lokaĵaroj ja diversas por diversaj EU-landoj.
Unue, EU laŭ iso-639 estu uzata nur por afiŝi la nomon "Eŭropa Unio",
kaj nenio alia... Tio ne estas la kazo, do kontraŭnorma.
Plie, ni havas la saman problemon... kiel vi priskribas tian lokaĵaron?
Kiun moneron? Euro? Do, kion pri Britio, Danio, Svedio kaj ĉiuj novaj
ŝtataj membroj?
Kian adresaranĝon? Kian telefonaranĝon? ktp...

> eo_PL   Verŝajne iu jam sugestis ĉi tion pro la naskoloko de Esperanto.
Nu, kial ne, se same por sekvi la regulojn, tiu lokaĵaro nur validu por
Pollando.
Kaj ĝi povus uziĝi kiel bazo por aliaj esperantaj lokaĵaroj.

> Mi suspektas, ke la plej efika maniero akiri Esperantan lokaĵaron en
> Debian aŭ en glibc estas unuece akcepti, ke eo_XX estas eltenebla
> provizora solvo kaj afable petadi tion ĉe la koncernaj instancoj.
Se ĝi estus jam akceptita, mi eble konsentus, sed ne estas la kazo.
Mi ne malfermis pordon... mi akceptus ununuran esperantan lokaĵaron, se
almenaŭ ĝi estus vere sennacia (do sen priskribo pri monero, nombroj,
adresoj, telefonoj, ktp...).
Sed nek mi, nek vi rajtas decidi kio estas bona/ne bona. Ni povus
senfine batali por difini kiun lokaĵaro estas la plej bona, fine estu la
glibc-respondeculoj kiuj devas decidi (aŭ malpli ĝenerale
debian-respondeculoj). Tial Carlos sendis mesaĝon al la libc-locales
dissendolisto, kaj mi kreis la cimraporton (ĉefe por peti
respondon/decidon). Ne estas ia ajn fiereco en tiu ĉi afero, vere. Mi ne
havas ion ajn kontraŭ vi nek aliaj proponintoj (mi fakte aparte ŝatas
vin pro la laboro/tradukado kiun vi faris en la libera informadiko).

Mi sentas ke ĉi tiun aferon iom streĉigas min... mi do ne plu intencas
partopreni al babilado pri esperanta lokaĵaro. Mi simple atendas
respondon de la glibc-uloj, do pacienco bezonata pro ilia trookupeco.

Amike
JC
-- 
Malfeliĉo komuna estas malpli premanta



Reply to: