[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Kial la esperanto ne plu estas en debian-instalilo ?



Serge Leblanc <serge.leblanc@wanadoo.fr>:

> Mi esperantigis la malnovan instalilon, kaj neniu esperantigis la
> novan. Mi pensas, ke oni ne diskutis gxin cxi tie.
> 
>    Vi versxajne konas kial la esperanto ne estas en la nova instalilo.

Cxar neniu tradukis gxin.

>    Mi estas nova membro de cxi dissendlisto, eble mi povas helpi malgraux
>    mian malgxustan esperanton. Mi eklernis la esperantan lingvon nur en
>    la pasinta jaro.

La instalilo estas jam tradukita al multaj lingvoj, kaj laux mia
kompreno la sistemo funkcias tre glate nun. Mi pensas, ke oni uzas
PO-dosierojn por cxio, do oni devas simple aldoni Esperantajn tradukojn
en unu enorma PO-dosiero. Versxajne oni povas trovi informojn en la
arkivoj de la dissentolisto debian-i18n.

Edmundo



Reply to: