Re: Kial la esperanto ne plu estas en debian-instalilo ?
Serge Leblanc <serge.leblanc@wanadoo.fr>:
> Fakte, la uzado de 'eo_EO' estas la plej malbona solvo.
Mi ne volus defii la esperantistaron inventi ecx pli malbonajn solvojn.
Tamen, eo_EO estas rekte komparebla kun eo_XX kaj (ni sxajne povas
konsenti) malpli bona ol tiu; tio suficxas por preterlasi gxin.
> Mi proponas de krei la dosieron eo_EU por esperantistaj euxropanoj kiuj ne
> jam havas krei ilian landecan dosieron.
Bedauxrinde, proponoj faritaj en cxi tiu dissendolisto ne kauxzos
efektivan sxangxon, kaj se amaso da rivaloj proponoj alvenos cxe la
prizorgantoj de la koncernaj pakoj, versxajne la prizorgantoj pro
perpleksigxo realigos neniun proponon.
Jen resumo de la nuna proponaro:
eo Eble plej eleganta, sed eble necesigus sxangxon en la sistemo;
oni eble ne volus sxangxi la sistemon nur pro Esperanto, do
postuladi cxi tion eble estus bona maniero certigi, ke oni
ne akceptu Esperanton.
eo_* Tio estas, aparta Esperanta lokajxaro por cxiu lando.
Oni preskaux certe ne akceptus tion, do jen alia bona maniero
malhelpi la enkondukon de Esperanta lokajxaro.
eo_EO Jam ekzistis iam en Debian, sed kontrauxnorme kaj konfuze
uzas EO kiel pseuxdolandon.
eo_XX Jam ekzistis en Mandrake kaj estas uzata de multaj privatuloj,
jam de multaj jaroj. Jam diskutita en la dissendolisto de glibc.
Jam plurfoje proponita al la prizorgantoj de Debian-pakoj.
Ne kontrauxnorma, cxar XX estas libera por privata uzo.
Ne necesigas enkonduki novan formon de lokajxarnomo.
eo_AQ Interesa, sed tute nova ideo. Mi ne scias, cxu uzado de oficiala
AQ havas praktikajn (mal)avantagxojn super uzado de libera XX.
Versxajne esplorinda, sed oni prefere ankoraux ne konfuzu la
pakoprizorgantojn per gxi.
eo_EU Alia interesa ideo, kiun mi tute ne esploris, sed eo_EU ne estus
bona por la tuta mondo, dum kelkaj aferoj priskribitaj en
lokajxaroj ja diversas por diversaj EU-landoj.
eo_PL Versxajne iu jam sugestis cxi tion pro la naskoloko de Esperanto.
Mi suspektas, ke la plej efika maniero akiri Esperantan lokajxaron en
Debian aux en glibc estas unuece akcepti, ke eo_XX estas eltenebla
provizora solvo kaj afable petadi tion cxe la koncernaj instancoj.
Reply to: