[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Kial la esperanto ne plu estas en debian-instalilo ?



Jean-Charles Salzeber <jc@gxangalo.com>:

> > eo_*    Tio estas, aparta Esperanta lokaĵaro por ĉiu lando.
> >         Oni preskaŭ certe ne akceptus tion, do jen alia bona maniero
> >         malhelpi la enkondukon de Esperanta lokaĵaro.
> Laŭ kio vi postulas tion?
> Tio *plene* sekvas la regulojn, kaj ne enkondukas novan "landon".
> Nun, ja tio estus multe da lokaĵaroj, sed mi preferas aŭdi tion de
> glibc-respondeculoj antaŭ forlasi la ideon.

Laŭ mia memoro Ulrich Drepper iam skribis tion, sed mi ne povas
retrovi la mesaĝon per Guglo. Tamen, ĉu ne estas klare, ke la homoj,
kiuj malvolonte akceptas eĉ unu Esperantan lokaĵaron, verŝajne ne ĝoje
bonvenigus aron da pli ol cent Esperantaj lokaĵaroj?

> > eo_EO   Jam ekzistis iam en Debian, sed kontraŭnorme kaj konfuze
> >         uzas EO kiel pseŭdolandon.
> Kaj same pri XX, kiu ankaŭ estus pseŭdolando.

Sed la situacio ne estas sama, kiel oni jam menciis.

> > eo_XX   Jam ekzistis en Mandrake kaj estas uzata de multaj privatuloj,
> >         jam de multaj jaroj. Jam diskutita en la dissendolisto de glibc.
> >         Jam plurfoje proponita al la prizorgantoj de Debian-pakoj.
> .. kaj ĉiam sensukcese, do verŝajne io ĝenas en tia lokaĵaro.

Estas tute normale, ke propono ne realiĝas, simple ĉar neniu realigas
ĝin, kvankam ĉiu, kiu havas opinion, opinias la proponon bona.

> >         Ne kontraŭnorma, ĉar XX estas libera por privata uzo.
> .. privata uzo, por difini novan landon.

Ne nepre, laŭ mia kompreno.

> >         Ne necesigas enkonduki novan formon de lokaĵarnomo.
> Ĉu? Ĉu vi konas iun ajn alian oficialan lokaĵaron kiu uzas XX? Ĉu vi
> iam vidis ie ajn, ke XX estu uzata kiel "sennacia teritorio", kiel vi
> ŝajnas proponi?

Tiuj demandoj ne tre interesas min. Esploru mem, se tio interesas vin.
(Kaj mi ne volus eniri diskuton pri la signifo de "oficiala"!)

> Plie, ni havas la saman problemon... kiel vi priskribas tian lokaĵaron?
> Kiun moneron? Euro? Do, kion pri Britio, Danio, Svedio kaj ĉiuj novaj
> ŝtataj membroj?
> Kian adresaranĝon? Kian telefonaranĝon? ktp...

Supozeble aŭ eŭro aŭ nenio, se tio eblas, ktp, ktp. Ne vere gravas. Mi
ne volus malŝpari tempon en tiaj diskutoj, kiuj verŝajne kondukus al
nenio utila.

> > eo_PL   Verŝajne iu jam sugestis ĉi tion pro la naskoloko de Esperanto.
> Nu, kial ne, se same por sekvi la regulojn, tiu lokaĵaro nur validu por
> Pollando.
> Kaj ĝi povus uziĝi kiel bazo por aliaj esperantaj lokaĵaroj.

Iu ajn Esperanta lokaĵaro povas uziĝi kiel bazo por aliaj Esperantaj
lokaĵaroj. Tamen, diskutado pri la plej bona elekto ne kondukos al
tio, ke Esperanta lokaĵaro aldoniĝos.

> > Mi suspektas, ke la plej efika maniero akiri Esperantan lokaĵaron en
> > Debian aŭ en glibc estas unuece akcepti, ke eo_XX estas eltenebla
> > provizora solvo kaj afable petadi tion ĉe la koncernaj instancoj.
> Se ĝi estus jam akceptita, mi eble konsentus, sed ne estas la kazo.

Ĝi estis akceptita en Mandrake, kaj eo_XX estas jam vaste uzata
private. Mi pensas, ke eo_XX havas la plej bonan ŝancon.

Verŝajne ĉio estas jam dirita, do ni povas nun fermi la diskuton ...
kaj rekomenci ĝin post unu jaro, kiam nenio estos okazinta!

Edmundo



Reply to: