[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: 6 proponoj (Re: Helpi che www.debian.org)



Unue, bonvolu esti certa ke vi vidas la lastan version de la pagxon.  Mi devis premi la majusklan klavon dum mi alklakis sur "Resxargxi" por gxin vidi.

Kelkaj el viaj citajxoj rilatas la malnovan version.

Hum, Eduardo, kiam mi proponis la ŝanĝojn al vi, mi ne scii pri via
volemo kunlabori/ŝanĝi.

Kompreneble mi volas kunlabori.  Mi komencis la tradukon sed estus bonega se aliaj homoj ankaux partoprenus kaj korektos kaj tradukos aliajn pagxojn de Debiano.

1)
... sed la plej granda parto de ĝiaj bazaj iloj venas el la GNU
projekto;...

MI: "venas" estas maltrafa laŭ mi. "devenas de" sonas pli bone, "estas el" estas trafa. "veni" forte rilatas al movo/veturo.

Lau la PIV "veni" povas signifi "esti rezulto de".  Prave, tiam mi devus skribi "de la GNU..." kaj ne "el la GNU...".

2)
ĝi enhavas pli ol 8710 pakoj, tio estas, jam kompilita programaro en
tia pakado ke ĝi tute simple povas esti instalita en via maŝino. >>

ĝi liveras pli ol 8710 pakojn, kiuj estas jam kompilitaj programaroj,
taŭge pakitaj por faciligi ĝian instaladon en via maŝino.

MI:
vi ne akceptis tion. ĉar oni ne povas havi ĉiujn la 8710 pakoj laborante
kune en sama komputilo, mi volis diri, ke ĝi simple "liveras" ilin. aŭ
eble mi uzis ĉi vorton pro la originalo, mi ne plu memoras. tamen
"enhavas" estas transitiva verbo, do "ĝi enhavas pli ol 8710 pakojn".

(mi ne estis vidinta tiun cxi sxangxon, pardonu)

Nu, la unuan frazon mi volonte sxangxos.  La dua temas pri alia maniero diri la samon.  Notu tamen ke la distribuo havas la pakojn, ne via masxino.  Gxuste kiel DVD enhavas subtitolojn por multajn lingvojn.  Neniu pensas ke vi ilin cxiujn uzos, tamen la klarigo pri la DVD indikas ke gxi enhavas tradukojn en ses lingvoj.

3)
... vi tute facile povas havi kopion ... >>
... vi tutfacile povas havi kopion ...
Komento: Ĉu "tutfacile" ĝustas? Mi uzus "facilege" aŭ simple "facile".

MI: "tutfecile" estas stranga... kial ne uzi "facilege" aŭ "facile"?

Ekzistas, almenaux: facila, tre facila, ege facila kaj tute facila.  Vi trovos "tute facile" en multaj tekstoj, en verkoj kaj en tradukoj de konataj verkistoj.  Iliaj gxustaj signifoj?  Mi ne scias, mi sekvis mian lingvan senton.

Mi trovis strangan la frazo "kiel eble plej ..." sed tamen gxi gxustas.

4)
Por esti helpita je la uzo aŭ la starigo de Debiano, vidu la paĝojn:
dokumentaro kaj  helpo. >>
Por ekhavi helpon pri uzo aŭ agordo de Debiano, legu niajn dokumentaran
kaj helpan retpaĝojn.

MI: verŝajne kaj unu kaj alia estas erara. oni ne devas uzi "prepozicio
+ -i", ĉu ne? "estis helpita" estas iom "peza". Jen du proponoj:

Cxu?  "Por" montras la celon de ago, do oni ja rajtas uzi la -i formon.  En PIV estas alia ekzemplo cxe "por": "ili havis nenion por mangxi".  Pri la "pezeco" ... kion diri?  Gxi estas tute normala frazo por mi.

Por ekhavo de helpo pri uzo aŭ agordo de D, legu ...
Ekhavu helpon pri uzo kaj agordo de D, legante ...

Mi trovas tiujn frazojn iom malsimplaj kaj malproksimaj de la originala ideo.

5)
Kiuj ne parolas la anglan devus kontroli la internacian sekcion. >>

Uzantoj, kiuj ne scipovas la Anglan, devus kontroli ...
MI: nun estas "Homoj, kiuj ne parolas la anglan, devus kontroli ...".

Se vi mem sugestis uzi "homoj"!  Tion mi faris!  Cxu "uzantoj" estas pli bona?  Mi fakte uzus "Tiuj, kiuj", sed bone, ni uzu "Uzantoj" aux eble ambaux vortojn, por ne ripeti la saman ekon.

Nu, oni povas ne paroli tamen legi. Tiel li/ŝi, neparolanto, jes povas
kontroli la internacian sekcion. Kompreneble ĉar la paĝon oni legas.
Tamen oni de devu skribi "..., kiuj ne legas la Anglan,..." oni uzu
"scipovas", kiu estas kocerna vorto por "plene regi lingvon".

Mmm, mi nur tradukis.  Kelkfoje dum tradukado oni ne konscias pri tiaj problemoj en la originalo.  Versxajne en la angla ekzistas aparta verbo por "plene regi" (almenaux certe por "legi" :)), sed ili ja uzis "paroli".

Estus interesa modifo tamen, mi tion farus se la PIV indikus tian uzadon de "scipovi".  Laux la PIV la signifo egalas al tiu de "povoscii".  Mi trovis multajn frazojn kun tiu verbo sed gxi nur malofte estas uzata en la signifo "plene regi lingvon".  Oni trovas "scipovi legi", "scipovi kompreni", ktp.

Mi trovis tiun klarigon pri "scipovi": Havi teorian konon kaj ankaŭ praktikan sperton pri io[1].  Sed tio estas iom for de "plene regi" ...

6)
Kiuj ne uzas masxinojn bazitaj je Intel x86 devus kontroli la portadan
sekcion. >>
Homoj, kiuj ne uzas maŝinojn Intel x86, devus kontroli ...

MI: Nu, "bazitaj je" estas tro kiel "mi legis la libron, kies nomo estas
Max e os Felinos", oni simple diras: "mi legis libron Max e os Felinos.
Krom sonas strange "bazitaj je", kaj devus esti "bazitajn je", ĉu?
Laste, tie estas "masxinojn" kaj ne "maŝinojn".

Mi sxatas la panon varman.
Mi sxatas la panon varma. (mi sxatas la panon kiam gxi estas varma)

Ambaux frazoj estas gxustaj.  Mi ne scias kiel tion klarigi, eble cxe PMEG[2] vi trovos bonan klarigon.  Kaaj nun malfruas :) kaj mi ankaux ne certas cxu tio igas mian frazon gxusta ...

Pri "bazitaj je" mi nur povas diri ke oni pli bone diru "bazita sur".  Ni scias ke uzantoj povas havi bonajn, malbonajn aux ecx ne ekzistantajn tehxnikajn sciojn.  Bone, "masxino Intelx86" estas iom malgxusta (por kelkaj legantoj) cxar Intelx86 estas nur cxefa procezilo.

La cxapelon mi forgesis :).  Mi tion aldonos.

Nu, mi kontrolis nur la malnovajn proponojn, cetere mia e-nivelo apenaŭ superas la bazan, certe iu alia povus provlegi kaj komenti pli
bone ol mi.

Via nivelo estas bona, aux vi ne sukcesus trovi tiajn erarojn!

Amike, Eduardo.

[1] http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/art/sci.html#sci.povo0i0povi
[2] http://www.bertilow.com/pmeg/



Reply to: