[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

6 proponoj (Re: Helpi che www.debian.org)



>E.: Mi nur ne akceptis unu el la komoj.  Nenio grava.  Kaj anstataux agordi mi 
>E.: uzis algxustigi.  Ni samopinias, la originala "starigo" estis malgxusta.

Hum, Eduardo, kiam mi proponis la ŝanĝojn al vi, mi ne scii pri via
volemo kunlabori/ŝanĝi. Jen ne akceptitaj proponoj, mi provos paroli
pri ili, iam mi apenaŭ proponis.

1)
... sed la plej granda parto de ĝiaj bazaj iloj venas el la GNU
projekto;...

MI: "venas" estas maltrafa laŭ mi. "devenas de" sonas pli bone, 
"estas el" estas trafa. "veni" forte rilatas al movo/veturo.

2)
ĝi enhavas pli ol 8710 pakoj, tio estas, jam kompilita programaro en
tia pakado ke ĝi tute simple povas esti instalita en via maŝino. >>

ĝi liveras pli ol 8710 pakojn, kiuj estas jam kompilitaj programaroj,
taŭge pakitaj por faciligi ĝian instaladon en via maŝino.

MI:
vi ne akceptis tion. ĉar oni ne povas havi ĉiujn la 8710 pakoj laborante
kune en sama komputilo, mi volis diri, ke ĝi simple "liveras" ilin. aŭ
eble mi uzis ĉi vorton pro la originalo, mi ne plu memoras. tamen
"enhavas" estas transitiva verbo, do "ĝi enhavas pli ol 8710 pakojn".

3)
... vi tute facile povas havi kopion ... >>
... vi tutfacile povas havi kopion ...
Komento: Ĉu "tutfacile" ĝustas? Mi uzus "facilege" aŭ simple "facile".

MI: "tutfecile" estas stranga... kial ne uzi "facilege" aŭ "facile"?

4)
Por esti helpita je la uzo aŭ la starigo de Debiano, vidu la paĝojn:
dokumentaro kaj  helpo. >>
Por ekhavi helpon pri uzo aŭ agordo de Debiano, legu niajn dokumentaran
kaj helpan retpaĝojn.

MI: verŝajne kaj unu kaj alia estas erara. oni ne devas uzi "prepozicio
+ -i", ĉu ne? "estis helpita" estas iom "peza". Jen du proponoj:

Por ekhavo de helpo pri uzo aŭ agordo de D, legu ...
Ekhavu helpon pri uzo kaj agordo de D, legante ...

5)
Kiuj ne parolas la anglan devus kontroli la internacian sekcion. >>

Uzantoj, kiuj ne scipovas la Anglan, devus kontroli ...

MI: nun estas "Homoj, kiuj ne parolas la anglan, devus kontroli ...".
Nu, oni povas ne paroli tamen legi. Tiel li/ŝi, neparolanto, jes povas
kontroli la internacian sekcion. Kompreneble ĉar la paĝon oni legas.
Tamen oni de devu skribi "..., kiuj ne legas la Anglan,..." oni uzu
"scipovas", kiu estas kocerna vorto por "plene regi lingvon".

6)
Kiuj ne uzas masxinojn bazitaj je Intel x86 devus kontroli la portadan
sekcion. >>
Homoj, kiuj ne uzas maŝinojn Intel x86, devus kontroli ...

MI: Nu, "bazitaj je" estas tro kiel "mi legis la libron, kies nomo estas
Max e os Felinos", oni simple diras: "mi legis libron Max e os Felinos.
Krom sonas strange "bazitaj je", kaj devus esti "bazitajn je", ĉu?
Laste, tie estas "masxinojn" kaj ne "maŝinojn".

****************

Nu, mi kontrolis nur la malnovajn proponojn, cetere mia e-nivelo 
apenaŭ superas la bazan, certe iu alia povus provlegi kaj komenti pli
bone ol mi.

amike,
Luiz
--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: