[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Helpi che www.debian.org



Certe mi permesas. Sendu dirante kiun vi akceptis kaj kiun vi ne
akceptis. Se la dissendlisto taŭgas por tio, faru.

Mi nur ne akceptis unu el la komoj.  Nenio grava.  Kaj anstataux agordi mi uzis algxustigi.  Ni samopinias, la originala "starigo" estis malgxusta.

La ŝanĝoj aperas nun, tamen la traduko ankoraŭ ne estas bona... Oni
povas kontroli ĝin kaj sendi aliajn sugestojn al la listo.

Jes, bonvolu fari tion!

E.: "Se vi volas ricevi retpoŝtajn mesaĝojn kiam aperas novaĵoj" (laux li E.: virgulo devus aperi antaux "kiam")


vírgula (pt) = komo (eo). Mi pensas, ke estis miskorekto mia.

Mi pensis france tamen :).  En mia denaska la vorto ja estas coma kaj en la esperanta temas pri io tute malsama ;).

Jen la frazo: Se vi volas ricevi retpoŝtajn mesaĝojn kiam aperas novaĵoj
pri Debiano aliĝu al la ...
La komo devas aperi post "Debiano" kaj antaŭ "aliĝu", ĉu ne? Jen mia
nuna opinio.

Bonege, komo aldonita.

Ĉu ne eblis ŝanĝi:
"This page is also available in the following languages: >>
Ĉi tiu retpaĝo estas legebla ankaŭ en la jenaj lingvoj:"?

La traduko jam estis farita de longe.  Sed inter la sxangxoj ekde mia lasta modifo estis tiu, kiu postulas la funkciigadon de iu programo por gxisdatigi la tradukojn.  Mi jxus faris kaj ni vidos cxu tio funkcias aux ne post iom da tempo.

Krom kelkaj ŝanĝoj, kiujn vi ne akceptis, mi havas novan:
"mastruma sistemo (OS)" >> "operaciumo" laŭ
http://fagot.alain.free.fr/KompLeks/UTF8/O.html#OPERACIUMO
de Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij.

Estas multaj terminaroj.  Nuntempe cxiu tradukisto uzas la, laux sxli, plej tauxgan tradukon.  Ekzemple, Sergio opinias ke "eltondi, kopii kaj algui" devus esti vortoj derivataj el "posxo" (clipboard) kaj do anstataux "kopii" oni devus diri "enposxigi".  Tamen kaj mi en Mozilo kaj la tradukistoj de OpenOffice decidigxis pri la triopo "eltondi, kopii, algui".

Alia ekzemplo, pri la vorto "spam".  Li proponas "spami" kaj "disafisxi".  Kiam mi devis elekti la tradukon de tiu vorto mi demandis al komputilistoj sed ankaux al normalaj cxiutagaj uzantoj.  Kaj unu el ili proponis la plej bonan (laux mi): "trudmesagxo" kaj mi gxin uzas cxar mi opinias ke ni devus uzi kiel eble plej ofte fundamentajn aux oficialajn vortojn[1], eble en kunmetajxo.

Mi konas la verkon de Sergio kaj gxin ege ofte uzis dum la traduko de Mozilo.  Tamen tiu verko ne estas biblio, estas almenaux du aliaj terminaroj interesaj kaj multege da tekstoj tradukitaj el kiuj oni povas cxerpi tradukojn.  Kaj ne multaj tradukoj similas!

Iam la komunumo elektos la "gxustajn" tradukojn inter tiuj proponitaj.  Gxuste kiel ni uzas "komputilo" malgraux tio ke antauxe estis almenaux tri manieroj tion diri, gxuste tiel ni finfine (eble :)) samopinios pri la traduko de "browser".  Intertempe konkuras: retlegilo, krozilo, foliumilo, navigilo, retumilo, TTT-legilo kaj versxajne aliaj.

Dankon pro la ŝanĝoj, Eduardo, almenaŭ iomete la traduko pliboniĝis.

Mi bedauxras ke gxi ne estu tiel bona kiel vi gxin sxatus.  Bonvolu sendi al la listo cxiujn korektajxojn, kiujn vi taksas necesaj, mi respondos kiel eble plej rapide, sxangxante la pagxon kiam estos necesa.

Amike, Eduardo.

[1] Miaopinie unu el la bonajxoj de esperanto estas la fakto ke oni povus legi tekston uzante nur malgrandan vortaron kaj konante la regulojn.  Cxiu nova radiko malsimpligas la lernadon de la lingvo.  Ili estas kromaj vortoj por lerni.
Dum la plejmuto de tiuj novaj vortoj estas facile kompreneblaj de la parolantoj de latinidaj lingvoj, ili postulas pli da laboro por la aliaj.  Espereble la esperanta ne igxos, per dauxra aldono da radikoj, tiel malfacile lernebla kiel la aliaj lingvoj.



Reply to: