Re: 6 proponoj (Re: Helpi che www.debian.org)
Luiz Portella skribis:
> 4)
> Por esti helpita je la uzo aŭ la starigo de Debiano, vidu la paĝojn:
> dokumentaro kaj helpo. >>
> Por ekhavi helpon pri uzo aŭ agordo de Debiano, legu niajn dokumentaran
> kaj helpan retpaĝojn.
[...]
> Por ekhavo de helpo pri uzo aŭ agordo de D, legu ...
> Ekhavu helpon pri uzo kaj agordo de D, legante ...
La dua el la kvar frazoj estas tute ĝusta. Mi tamen ŝanĝus du vortojn,
tiel: "Por akiri helpon pri uzo kaj agordo de Debiano, legu niajn
dokumentaran kaj helpan retpaĝojn."
- Akiri ŝajnas al mi pli nature ol ekhavi.
- Se temas pri la dokumentara _kaj_ la helpa retpaĝoj, ankaŭ devas temi
pri uzo _kaj_ agordo de Debiano.
Salutojn
--
Malte Milatz, konvinkita esperantisto kaj linuks-uzanto.
Reply to: