[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Helpi che www.debian.org



Saluton Eduardo,

>E.: Mi korektis la erarojn laux la mesagxo sendita al mi de Luiz.  
>E.: Se iu volas, 
>E.: kaj Luiz permesas, mi povas plusendi gxin al la listo.

Certe mi permesas. Sendu dirante kiun vi akceptis kaj kiun vi ne
akceptis. Se la dissendlisto taŭgas por tio, faru. 
La ŝanĝoj aperas nun, tamen la traduko ankoraŭ ne estas bona... Oni
povas kontroli ĝin kaj sendi aliajn sugestojn al la listo.

>E.: "Se vi volas ricevi retpoŝtajn mesaĝojn kiam aperas novaĵoj" (laux li 
>E.: virgulo devus aperi antaux "kiam")

vírgula (pt) = komo (eo). Mi pensas, ke estis miskorekto mia.
Jen la frazo: Se vi volas ricevi retpoŝtajn mesaĝojn kiam aperas novaĵoj
pri Debiano aliĝu al la ...
La komo devas aperi post "Debiano" kaj antaŭ "aliĝu", ĉu ne? Jen mia
nuna opinio.

Ĉu ne eblis ŝanĝi:
"This page is also available in the following languages: >>
Ĉi tiu retpaĝo estas legebla ankaŭ en la jenaj lingvoj:"?

Krom kelkaj ŝanĝoj, kiujn vi ne akceptis, mi havas novan:
"mastruma sistemo (OS)" >> "operaciumo" laŭ
http://fagot.alain.free.fr/KompLeks/UTF8/O.html#OPERACIUMO
de Komputada leksikono de Sergio Pokrovskij.

Dankon pro la ŝanĝoj, Eduardo, almenaŭ iomete la traduko pliboniĝis.

Amike,
Luiz



Reply to: