[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Helpi che www.debian.org



Saluton al cxiuj!

Bone, mi denove rajtas skribi sur CVS kaj do mi modifis la pagxon.  Bonvolu pardoni mian malfruon, sed ekde la granda problemo kun masxinoj en debian, kiam iu sukcesis igxi root, mi ne estis denove enirinta kaj multaj ajxoj sxangxis intertempe kaj mi devis ilin denove lerni.

Mi korektis la erarojn laux la mesagxo sendita al mi de Luiz.  Se iu volas, kaj Luiz permesas, mi povas plusendi gxin al la listo.

Nur malofte mi ne sekvis la sugestojn de Luiz cxar kelkfoje mi dubas, ekzemple, cxu vere estas bezonata aldoni virgulon en frazoj kiel la jena:

"Se vi volas ricevi retpoŝtajn mesaĝojn kiam aperas novaĵoj" (laux li virgulo devus aperi antaux "kiam")

Tamen la plejmulton de la sugestoj mi aplikis sur la pagxo.

Mi nun estas aldonanta la tradukojn por la tekstoj kiu dauxre aperas angle en la maldekstra kolono.

<http://www.debian.org/index.eo.html> kaj eble traduki aliajn paĝojn.
Kion mi devas fari por esti permesata editi la paĝojn de www.debian.org?

Bone, iu jam sendis la adreson kiun vi devas legi por povi helpi.  Vi havas du manierojn helpi:

a) Sendi tradukojn aux modifojn kaj mi ilin aldonos
b) Igxi uzanto kaj modifi la dosierojn mem

En ambaux kazoj vi devos lerni kiel uzi CVS (se vi ankoraux ne scias) kaj WML.

Mi sugestus ke vi unue laboru sen la rajto skribi kaj sendu la modifojn al mi, almenaux dum iom da tempo.  Poste, se vi vidas ke vi havas tempon kaj emon dauxrigi la tradukadon vi povos havi propran konton.  Jam pluraj homoj oferis helpon kaj poste nenion faris, tial mi preferas ke vi unue sciu ekzakte pri kio temas, kaj kiom da laboro tio postulas.

Elektu zorgeme la pagxojn kiujn vi volas traduki, kelkaj pagxoj sxangxas ege ofte kaj vi ricevos atentigoj pri tiuj sxangxoj.  Tuj la tradukado povas igxi multege da laboro.  Sed unue kompreneble vi tradukos nur unu, cxu?  Kaj bonvolu memori ke cxiuj pagxoj esperantaj devus uzi la signaron UTF-8.

Amike, Eduardo.

Kromnoto: la sxangxoj estos videblaj nur post kelkaj horoj.



Reply to: