[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: # Recrutement sur tukseo / Varbado chirkau tukseo



/J'ai fait les 2 premiers 'cvs import' pour tukseo. 'tools' et 'manpages-eo'./ /tools contient une collection de petit srcipt perl pour traduire de l'anglais vers l'esperanto./ /manpages-eo est l'utilisation de 'en2eo'. Le but ici n'est pas avoir un bonne traduction des pages de man, mais plutot de tester l'utf8 (les pages sont en utf8)/ /Il manque un paquet important: locale-eo. Je sait que certains sur la liste sont des 'vieux routiers' linux/esperanto. Nous avons besoins d'eux sur tukseo. J'aimerai creer un autre poste 'd'admin' sur tukseo, et j'aimerai bine que ce soit un 'ancien' de la liste/
Pardonu min.  Mi ne parolas la francan.  Mi povas peni
legi gxin, sed nur Dio scias c^u mi komprenos au( miskomprenos.
Eble io povas traduki tiun mesag^on por mi.

Mi ne estas malnova esperantisto, malgrau( mi estas maljuna
esperantisto.  Eble mi povas fari tiun laboron.  Mi uzas
CVS preskau( c^iutage, kaj mi servis kiel SourceForge projektestro
por la 3Dfx Glide projekto.  Diru al mi se vi volas tion, kaj
precize kion vi volas.

Miaopinie, ni devas unue krei dissendolistojn sur SourceForce.
Mi certas ke tiu temo ne gravas al la tuta APRIL kaj
debian-esperanto listo.  Eble tiel, eble ne.  Ankau(, mi
penis havigi la du pakaj^ojn "manpages" kaj "tools" el
CVS.  Bedau(rinde, CVS iom fus^is, kaj elkrac^is la
erarmesag^on

Cannot access /cvsroot/tuxeo/CVSROOT
No such file or directory

Io malakordas tie, mi timas.

La POSIX-a eo lokaj^aro haveblas per la kutima Debiana distribuo.
La X11 lokaj^aro haveblas ankau(.  Mi simple kunmetis la EO-an
lokaj^aron kaj la ISO8860-3 Compose dosieron, kaj tiu funkcias
bone por mi, sed eble ekzistas oficialan X11-an lokaj^aron.
Mi kredas ke tiuj estas c^iuj bezonataj.
--
Codex Gratia Codici.
bill.white@griggsinst.org                 Griggs Research Institute



Reply to: