Mi estas en la sama situacio kiel vi : mi scias preskau nenion pri Linux (mi esperas ke mi trovos tempon por instali ghin post la SAT-Amikara kongreso, t;e. post aprilo 2004), sed chiukaze mi faros chion eblan por faciligi kaj akceli la renkontighon de du tiel komplementaj ideoj. Certe en la Mac-listo estas kapabluloj, ankau che Windows-listoj.Tre grava estas tiu projekto, kiun UEA pretas ankau subteni.Kompreneble en sia propra intereso, mi emas aldoni. Mi lastatempe abonis al la debian-esperanto pri-Linuksa listo, sed ankorau ne ekpartoprenis ghin. Mi tamen ja bone komprenas, ke esperantlingvigita Linukso estus treege bonvena en la CO de UEA. Bedaurinde mi ne sufiche spertas che Unikso/Linukso por povi multe helpi. Roy McCoy