[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: # Recrutement sur tukseo / Varbado chirkau tukseo



Dankon, Vilhelmo, pro viaj atentigoj.
Ni ja scias ke jam ekzistas ebleco uzi Linukson en Esperanto, sed restas ankorau  grava laboro farenda por ke Esperanto farighu iam unu el la chefaj lingvoj per kiuj oni povos uzi ghiajn apartajn versiojn, i.a. ankau debian, kaj poste chiujn apartajn programojn, i.a. la enpaghigan "Scribus", ktp.
Popularigo de Linukso kaj de Esperanto devas nun pli ol iam ajn kuniri, same inter Mac- kiel PC-uzantoj, kaj ni devas danki kaj gratuli tiujn kiuj pioniris -- i.a. vi mem -- sur tiu vojo.
Valorus lau mi ke ankau gravaj dokumentoj estu konsulteblaj en Esperanto, i.a. pri la filozofio de Linukso. Tio estas same grava kiel por Esperanto koni ties historion kaj filozofion.
Ni ne devas forgesi, precipe se ni estas SAT-membroj, ke Linukso same kiel Esperanto havas ankau socian karakteron.
Ni ne forgesu ankau ke
la homa genio manifestighas malsammaniere en diversaj mondpartoj. Dank'al la alirebleco de Esperanto, pli facila, malpli kosta, malpli dependiga  en la tria mondo ol tiu de la angla, Linukso rapide trovos neeviteble pliajn evoluigantojn kun novaj ideoj.
Kiam oni rigardas al la pagharo tiel grava kiel

http://www.gnu.org/philosophy/

oni konstatas ke, bedaurinde, Esperanto ne aperas inter multaj aliaj lingvoj
(mi ne tradukas ;-)  : Catalan | Czech | Chinese | Danish | Dutch | English
| French | Galician | Hungarian | Indonesian | Italian | Japanese | Korean
| Macedonian | Polish | Portuguese | Romanian | Russian | Spanish | Turkish

Valorus fari inventarion de chio kio ekzistas chirkau Linukso en Esperanto au por ghia uzado en Esperanto kaj, kompreneble ghisdatigi, tiun inventarion. Tempo mankas bedaurinde al mi ghis la kongreso de SAT-Amikaro kaj iom poste.

Mi memorigas ke Olivier Archer multe antaueniris en la prilaborado de debian.
Cetere, lau lia peto, mi tradukas
chi tiun franclingvan mesaghon, kiun li jhus sendis en la listo debian  :

J'ai fait les 2 premiers 'cvs import' pour tukseo. 'tools' et 'manpages-eo'.
tools contient une collection de petit srcipt perl pour traduire de l'anglais vers l'esperanto.
manpages-eo est l'utilisation de 'en2eo'. Le but ici n'est pas avoir un bonne traduction des pages de man, mais plutot de tester l'utf8 (les pages sont en utf8)
Il manque un paquet important: locale-eo. Je sait que certains sur la liste sont des 'vieux routiers' linux/esperanto. Nous avons besoins d'eux sur tukseo. J'aimerai creer un autre poste 'd'admin' sur tukseo, et j'aimerai bine que ce soit un 'ancien' de la liste

Mi faris la du unuajn 'cvs import' por tukseo. 'tools' kaj 'manpages-eo'.
'tools' enhavas kolekton da etaj skriptoj perl por traduki de la angla al Esperanto.
manpages-eo estas la uzo de 'en2eo'.  La celo chi tie ne estas havi bonan tradukon de la paghoj de man, sed chefe testi utf8 (la paghoj estas en utf8).
Mankas grava pako : locale-eo. Mi scias ke iuj el la listo estas malnovaj spertuloj Linukso-Esperanto. Ni bezonas ilin por tukseo. Mi shatus krei alian postenon de 'admin' por tukseo, kaj mi shatus ke li estu malnovulo el la listo.

Ghis.

Henri

===

vlutermano@free.fr a écrit:

Roy McCoy skribis:
Mi tamen ja bone komprenas,
ke esperantlingvigita Linukso estus treege bonvena en la CO de UEA.
Bedaurinde mi ne sufiche spertas che Unikso/Linukso por povi multe helpi.

- Strange, vi cxiuj faras kvazaw ne ekzistus jam Esperanta Linukso.
La versio de Mandrake estas i.a. ankaw en Esperanto, kaj ankaw la plej gravaj
aplikajxoj, ekz-e KOffice, per kiu oni laboras, verkas ktp., estas ankaw en
Esperanto. Suficxas instalante elekti kiel installingvon Esperanton (tuj post
la hispana alklakebla), kaj cxio aperos en Esperanto.
Tamen, kelkaj aplikajxoj ankoraw ne estas Esperantigitaj, ekz-e la bonega
OpenOffice, sed oni ja povas ankaw per gxi bone verki en E-o.

Mi povas diri tion, cxar mi
- dum pluraj jaroj uzas linukson sub la sistemo Mandrake;
- de proksimume unu jaro estas unu el la du respondeculoj por Esperantigo de
Linux-Mandrake.

Cetere, por Esperantigi la version Debian, oni povas suficxe facile ekspluati
la jam Esperantigitajn dosierojn de la sistemo Mandrake.

Gxis poste,
Vilhelmo Lutermano.

---
Esperanto estas la Linukso de la lingvoj,
Linukso la Esperanto de la komputiloj.
-vl.




Reply to: