[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Which Esperanto translation should we use for eject debconf message?



> ELigi EL diskingo ripetas "el", nur tial mi preferas "forigi". :-) Aux
> eble "demeti".

Se al vi ne plaĉas ripetado de "prep-verbo" kaj "prep+substantivo", do
la plej bona solvo mi pensas ke estus uzi "demeti" mem. Ĉar "forigi"
portas la sencon pri "malaperigo", ĉu ne?

Jes, "demeti" estus pli bona solvo, tamen, vi povus havi alian ripetadon:

DEmeti DE diskingo... ;-)

Kaj fine, oni povus havi ankaŭ:

Demeti el diskingo...

Tiu ĉi lasta estas neripeta konstruo. Tamen, ne multe gravas, ne tro
priatentu tiajn ripetadojn, ili estas normalaj en Esperanto.

Reply to: