[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en Debiano 9.2



Mi pensas ke, same kiel kun hispana aranĝo, la portulagaj aranĝoj devus permesi tajpi ĉapelo + litero, per aktivigo de la opcio "senpaŝaj klavoj" (dead-keys) de la klavar-aranĝo.

Mi uzas specifan klavar-aranĝon por la portulaga lingvo em Brazilo, disvolvigita por minimumigi la movojn de la fingroj, ĝi nomiĝas "Brasileiro Nativo", kaj ĝi sekvas la plibonigajn klopodojn de la Dvorak-aranĝo, tamen por la portugala lingvo anstataŭ la angla. Ĝi ebligas tajpi kun ĉapelo + litero por la ĉarmaj signoj, kaj krome, por litero "ŭ" oni devas tajpi dekstran Alt-Gr plus W (kiu lokiĝas en la pozicio de Y en la originala QWERTY-aranĝo).


2017-10-17 12:45 GMT-02:00 Eduardo Trápani <etrapani@gmail.com>:
Esence mi volis povi tajpi per AltGr+C por havi Ĉ, AltGr+G por havi Ĝ,
ktp. Sed normale Linukso ne ŝajnas havi tian klavaran aranĝon, sed
havas ian esperantan klavaron kiu uzas QWY ktp.

Jes, tiu estas la oficiala. Mi amas ĝin ĉar mi povas tajpi rapidege. Kaj se mi bezonas qxwy mi uzas uzi Alt-Gr.

(Ĉu ne? Aŭ ĉu jam ekzistas en Linukso tia klavaro, kiu uzas AltGr (Alt
dekstre de spaceto-klavo) por doni ĉapelojn?)

Ne, laŭ mia scio. Almenaŭ ne kiel oficiala klavaro. En kelkaj klavararanĝoj (tiu de la hispana ekzemple) vi povas tajpi la ĉapelon kaj poste la literon kaj vi havos la supersignitan literon. Tio ne funkcias por ŭ tamen.



Reply to: