Re: Esperantaj literoj en Debiano 9.2
Jen mia eble utila anglalingva (pardonu) paĝo pri unu metodo:
https://sites.google.com/site/4galtpdpdm5qzict1w7olg/esperanto
Esence mi volis povi tajpi per AltGr+C por havi Ĉ, AltGr+G por havi Ĝ,
ktp. Sed normale Linukso ne ŝajnas havi tian klavaran aranĝon, sed
havas ian esperantan klavaron kiu uzas QWY ktp.
(Ĉu ne? Aŭ ĉu jam ekzistas en Linukso tia klavaro, kiu uzas AltGr (Alt
dekstre de spaceto-klavo) por doni ĉapelojn?)
Do mi kreis propran klavaron. Sed la teĥnikaj detaloj pri tio estas
malfacile troveblaj (almenaŭ por mi), do mia metodo estas "neoficiala"
kaj negarantiita... Sed ĝi funkcias jam de multaj jaroj por mi kaj por
mia edzino. :)
amike,
Russ
Reply to: