[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Esperantaj literoj en Debiano 9.2



>              Emakso montras ĝuste Esperantjn literojn sed aliaj
>              programoj, ne. Mi ne povas tajpi Esperante en Telegram aŭ
>              en navigiloj.            

Kiun grafikan sistemon vi uzas? Gnome, KDE, ...?

Mi uzas xfce4 kaj tajpas tiun ĉi mesaĝon nun per la klavaro esperanta.
Mi aldonis al la panelo novan elementon (tie kie troviĝas la horo de la
sistemo kaj informo pri laŭteco), kiu nomiĝas "klavaro" (en la lingvo
kiun vi havas). En tiu elemento vi povas aldoni klavarajn araĝojn,
intere ili la esperanta. Supre vi havas kiel indikilon ĉu flagon ĉu la
kodon de la lingvo (tion vi povas agordi).

Mi certas ke por Gnome estas io simila.

Klopodu kaj rakontu!

Eduardo.


Reply to: