Re: pri XX el eo_XX
On 4/5/06, Edmund GRIMLEY EVANS <edmundo@rano.org> wrote:
> [...]
> Nu, eble, sed la nuna situacio estas, ke pluraj organizaĵoj uzas
> eo_XX, do verŝajne plej bone estas resti ĉe tio kaj ne konfuzi la
> aferon per diversaj konkurencaj proponoj.
>
> Mi pensas, ke Debian kaj Mandrake inkluzivas lokaĵaron "eo_XX", kaj
> "eo_XX" estas iel menciita en xfree86, dum Red Hat, Slackware kaj SUSE
> ne havas Esperantan lokaĵaron.
>
> Se vi volas fari ion utilan, konvinku al Red Hat, Slackware aŭ SUSE
> inkluzivi la lokaĵaron "eo_XX".
Mi rimarkis ĉe la vikipedio ke la ISO-3166 rezervis kelkajn kodojn
"por privata uzo". Tioj estas: AA, ZZ, QM-QZ, kaj XA-XZ. Tio
signifas ke ni rajtas uzi "eo_XX" kiel "iu landa" versio, sed tio ne
plej konvenas. La lokaĵaron inkluzivas la aranĝon por numeroj, dato,
tempo kaj mono, do mi preferus krei ian "eo_US".
Mi ankaŭ rimarkis dum ludado kun Ubuntu, ke oni rajtas specifi (en la
"LANGUAGE"-a variablo) la anlgan lingvon sole sen lokaĵaro, kiel "en".
Fakte, ĝi permesis liston de lokaĵaroj apartigita per ":" (la mia
estis "en_US:en_GB:en"). Kiel ne tiel por Esperanto, "eo"?
Riĉjo
Reply to: