Re: pri XX el eo_XX
Rick Miller <rdmiller3@gmail.com>:
> Mi rimarkis ĉe la vikipedio ke la ISO-3166 rezervis kelkajn kodojn
> "por privata uzo". Tioj estas: AA, ZZ, QM-QZ, kaj XA-XZ. Tio
> signifas ke ni rajtas uzi "eo_XX" kiel "iu landa" versio, sed tio ne
> plej konvenas. La lokaĵaron inkluzivas la aranĝon por numeroj, dato,
> tempo kaj mono, do mi preferus krei ian "eo_US".
Tamen, usoneca lokaĵaro estus tre malkonvena por granda parto de la
esperantistaro, kiu preferas A4-paperon, ISO-ajn datojn, ktp.
Se oni petus al la homoj aldoni amason da diversaj
Esperanto-lokaĵaroj, ili verŝajne dirus, ke ne estas spaco por tio,
kaj elĵetus ĉiujn, inkluzive de la lokaĵaro eo_XX, kiun ni nun havas.
> Mi ankaŭ rimarkis dum ludado kun Ubuntu, ke oni rajtas specifi (en la
> "LANGUAGE"-a variablo) la anlgan lingvon sole sen lokaĵaro, kiel "en".
> Fakte, ĝi permesis liston de lokaĵaroj apartigita per ":" (la mia
> estis "en_US:en_GB:en"). Kiel ne tiel por Esperanto, "eo"?
Mi ne scias, sed ŝajne tio ne eblas. Provizore ni uzu eo_XX, kaj kiam
eo estos ebla, oni transiros al ĝi. XX estas bona maniero indiki
provizoran valoron, kiu iam malaperu.
Reply to: