[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Voĉo trans IP



En sia retpoŝto de Ĵaŭdo, la 27-a de Januaro 2005 je 23:46 (+0100), Lluís Batlle i Rossell skribis:
> Je la Thu, Jan 27, 2005 at 11:17:56PM +0100, Jean-Charles Salzeber skribis:
        ^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^^
Haha, hontinde! ;o)

> > Kiujn alternativojn ni havas?
> Estas ankaŭ TeamSpeak, kiun homoj uzas por ludi teamajn ludojn.
Notite, mi ne konis.

> > Multaj havas tre altaklasan sonon, notinde tiuj kiuj uzas la "codec"
> > (kodigilo?) Speex (http://www.speex.org).
> 
> La plej bonaj kodadoj estas pagendaj, jes...

Ha? Interese, ĉu vi povas iom klarigi, almenaŭ por mia propra kuriozeco?
Kiuj estas la plej bonaj kodadoj?
Pri kio ili estas pli bone ol Speex?


> > Do jen la demandoj:
> > Kion vi mem uzas ĉiteme?
> Mi uzas Skypeon, kaj TeamSpeak fojfoje. Pleje, Skypeon. Antaŭ multaj jaroj, mi
> uzantis SpeakFreely.
Jes, ankaŭ mi antaŭ multaj jaroj provis SpeakFreely, bedaŭrinde la
projekto ŝajnas tute morta nun.

> > Kio estas la plej bona libera programo por tio, laŭ vi?
> Mi antaŭ longe uzis la Asteriskan reton (http://www.asterisk.org/). Tio estas
> PBX, kiun oni uzas por krei seriozajn telefonIPajn retojn. Mi provis ĝin en
> servilo, per kelkaj klientiloj. Nu, kelkaj aferoj bonis, kelkaj ne bonis.
> Precipe tio, ke mi trovis eraron kiu tre malhelpis min, uzante tiun servilon.
> GnomeMeeting kaj tiaj programoj estas klientiloj de tiu ĉi reto.
> Tiu PBX eĉ pretas por esti ligita al normalaj telefonretoj. Nu, legu en la ttt
> paĝo angla. :)
Se estis antaŭ longe, nu, eble nun ĝi estas pli stabila.
Ŝajnas interesa, kvankam ĉi tie mi celis nur VoIP ne ToIP.
Plej grava problemo de ĉi tiu projekto por bona disvastigo ŝajnas ke ĝi
ankoraŭ ne kompilas sub Vindozo.

> > Kiel konvinki la aliajn uzi liberan alternativon?
> Dume ne estas seriozaj projektoj por simplaj uzantoj, kiuj planas nur elŝuti kaj
> ekuzi.
Jes, sed nun difinu kion vi enmetas en "serioza"? :)

> > Se ne ekzistas taŭgan liberan alternativon, ĉu ni, ĉi tie, havas
> > kapablecon fari alian alternativon kiu povus anstataŭi Skype kaj
> > Paltalk? (Mi respondas sincere, ke mi sole: ne!)
> Mi iom lertas pri tio; ja mi estas fakulo pri tiaj aferoj. Nu, bezonatas multe
> da tempo por ia ajn projekto. Mi dume ne povas tion ekfari, ŝajne eĉ se jam
> ekzistus programista grupo.
Mi ja tute komprenas... Almenaŭ estas bone scii ke iu lertas! Se iam iuj
decidas eklabori, vi certe utilos por gvidi per konsiletoj...

Amike,
JC
-- 
Dio punas laŭ la fortoj



Reply to: