[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Voĉo trans IP



En mia propra retpoŝto de Ĵaŭdo, la 27-a de Januaro 2005 je 23:17 (+0100), mi skribis:
> Laŭŝajne la plej popularaj en la esperantistaro estas Paltalk kaj Skype.
> Paltalk (http://www.paltalk.com/PalTalkSite/) funkcias nur sur Vindozo,
> kaj plej taŭgas por konversacio kun pli ol du partoprenantoj.
Aha, la temo ankaŭ leviĝis en SCE:
http://groups.google.com/groups?hl=eo&lr=&threadm=ct9k65.3vv9qrh.1%40hamster.epaul.my-fqdn.de&prev=/groups%3Fgroup%3Dsoc.culture.esperanto%26hl%3Deo

Kaj jen ekzemplo, Sebastian Hartwig uzas YDL (Linukso sur PPC) kaj do nek
povas uzi Paltalk nek Skype.

Noto 1: Laŭ iu, per Paltalk oni ricevas spamojn.

Noto 2: Mi mem konstatis, ke mia sistemo ricevas pli da "atakojn", kiam
mi uzas Skype, sed tio ankaŭ veras por ĉiuj P2P.

Noto 3: Skype mensoĝas kiam ili diras ke ilia softvaro funkcias malantaŭ
fajroŝirmilo. Ili povas nur funkcii malantaŭ misagordita fajroŝirmilo,
iu, kiu simple ne filtras la pordon 80.

Jen aliaj kialoj por uzi alternativojn, ĉu ne?

JC
-- 
Paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj



Reply to: