[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Voĉo trans IP



Je la Thu, Jan 27, 2005 at 11:17:56PM +0100, Jean-Charles Salzeber skribis:
> Karaj,
> 
> Kiel esperantistoj ni sendube estas pli internacie komunikemaj, ĉu ne?
> Ekzistas plurajn programojn kiuj proponas "Voĉo trans IP" plie de simpla
> tuj-mesaĝilo.
> Laŭŝajne la plej popularaj en la esperantistaro estas Paltalk kaj Skype.
> Paltalk (http://www.paltalk.com/PalTalkSite/) funkcias nur sur Vindozo,
> kaj plej taŭgas por konversacio kun pli ol du partoprenantoj.
> Skype (http://www.skype.com) funkcias sur Vindozo, Linukso, Mac OS X kaj
> PocketPC, kaj plej taŭgas por nur du partoprenantoj. (Skype ankaŭ
> proponas telefonadon trans IP)
> 
> Bedaŭrinde ili estas ambaŭ senpaga, sed neniu estas libera.
> Skype funkcias, sed vere, mi ne tre ŝatas ĝin, ĝi estas tro peza... kaj
> denove ĝi NE estas LIBERA, mi ne povas akcepti tion! ;)
> 
> Kiujn alternativojn ni havas?
Estas ankaŭ TeamSpeak, kiun homoj uzas por ludi teamajn ludojn.

> Mi konas:
>   - SpeakFreely (http://www.speakfreely.org)
>   - OpenH323 (http://www.openh323.org)
>   - LinPhone (http://www.linphone.org)
>   - GnomeMeeting (http://www.gnomemeeting.org)
Linphone kaj GnomeMeeting estas klientiloj de telefonIPaj sistemoj.

> 
> Multaj havas tre altaklasan sonon, notinde tiuj kiuj uzas la "codec"
> (kodigilo?) Speex (http://www.speex.org).

La plej bonaj kodadoj estas pagendaj, jes...

> 
> Sed bedaŭrinde, ŝajnas ke ili ne havas la facilecon de Skype aŭ Paltalk,
> kaj mankas kelkajn funkciojn de tiuj.
Aha. Prave.
> 
> Do jen la demandoj:
> Kion vi mem uzas ĉiteme?
Mi uzas Skypeon, kaj TeamSpeak fojfoje. Pleje, Skypeon. Antaŭ multaj jaroj, mi
uzantis SpeakFreely.

> Kio estas la plej bona libera programo por tio, laŭ vi?
Mi antaŭ longe uzis la Asteriskan reton (http://www.asterisk.org/). Tio estas
PBX, kiun oni uzas por krei seriozajn telefonIPajn retojn. Mi provis ĝin en
servilo, per kelkaj klientiloj. Nu, kelkaj aferoj bonis, kelkaj ne bonis.
Precipe tio, ke mi trovis eraron kiu tre malhelpis min, uzante tiun servilon.
GnomeMeeting kaj tiaj programoj estas klientiloj de tiu ĉi reto.
Tiu PBX eĉ pretas por esti ligita al normalaj telefonretoj. Nu, legu en la ttt
paĝo angla. :)
> Kiel konvinki la aliajn uzi liberan alternativon?
Dume ne estas seriozaj projektoj por simplaj uzantoj, kiuj planas nur elŝuti kaj
ekuzi.
> Se ne ekzistas taŭgan liberan alternativon, ĉu ni, ĉi tie, havas
> kapablecon fari alian alternativon kiu povus anstataŭi Skype kaj
> Paltalk? (Mi respondas sincere, ke mi sole: ne!)
Mi iom lertas pri tio; ja mi estas fakulo pri tiaj aferoj. Nu, bezonatas multe
da tempo por ia ajn projekto. Mi dume ne povas tion ekfari, ŝajne eĉ se jam
ekzistus programista grupo.

Amike,
Lluís



Reply to: