[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Voĉo trans IP



Jean-Charles Salzeber wrote:
Karaj,

Kiel esperantistoj ni sendube estas pli internacie komunikemaj, ĉu ne?
Ekzistas plurajn programojn kiuj proponas "Voĉo trans IP" plie de simpla
tuj-mesaĝilo.
Laŭŝajne la plej popularaj en la esperantistaro estas Paltalk kaj Skype.
Paltalk (http://www.paltalk.com/PalTalkSite/) funkcias nur sur Vindozo,
kaj plej taŭgas por konversacio kun pli ol du partoprenantoj.
Skype (http://www.skype.com) funkcias sur Vindozo, Linukso, Mac OS X kaj
PocketPC, kaj plej taŭgas por nur du partoprenantoj. (Skype ankaŭ
proponas telefonadon trans IP)

Bedaŭrinde ili estas ambaŭ senpaga, sed neniu estas libera.
Skype funkcias, sed vere, mi ne tre ŝatas ĝin, ĝi estas tro peza... kaj
denove ĝi NE estas LIBERA, mi ne povas akcepti tion! ;)

Kiujn alternativojn ni havas?
Mi konas:
  - SpeakFreely (http://www.speakfreely.org)
  - OpenH323 (http://www.openh323.org)
  - LinPhone (http://www.linphone.org)
  - GnomeMeeting (http://www.gnomemeeting.org)

Multaj havas tre altaklasan sonon, notinde tiuj kiuj uzas la "codec"
(kodigilo?) Speex (http://www.speex.org).

Sed bedaŭrinde, ŝajnas ke ili ne havas la facilecon de Skype aŭ Paltalk,
kaj mankas kelkajn funkciojn de tiuj.

Do jen la demandoj:
Kion vi mem uzas ĉiteme?
Kio estas la plej bona libera programo por tio, laŭ vi?
Kiel konvinki la aliajn uzi liberan alternativon?
Se ne ekzistas taŭgan liberan alternativon, ĉu ni, ĉi tie, havas
kapablecon fari alian alternativon kiu povus anstataŭi Skype kaj
Paltalk? (Mi respondas sincere, ke mi sole: ne!)

Amike,
JC
Saluton,

Mi ne konas cxi-tiun temon tiel bone kiel vi!
Mi IP-parolis kun korespondantoj nur du- aux tri-foje, uzante GnomeMeeting-on.

Miaj korespondantoj uzis "netmeeting"-on kun Vindo$o... La sono estis korekta, mi trovis. Sxajnas al mi ke GnomeMeeting-o estas tre bona programo. GnomeMeeting-o uzas la H323-n protokolon.

Gxis,
Sylvain.

--
wxWidgets config: WX 2.4.2 / GTK 2 / gcc 3.3.3
--
Lernu! http://www.lernu.net



Reply to: