[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: eo.po korekto [ D-I ]



Serge Leblanc wrote:
La eo.po estas vidata en :
http://svn.debian.org/wsvn/d-i/trunk/packages/po/eo.po?op=file&rev=0&sc=0 <http://svn.debian.org/wsvn/d-i/trunk/packages/po/eo.po?op=file&rev=0&sc=0>
[...]
Saluton,

Mi gxojas pri tiu kuranta laboro. Gratulon!

Jen kelkaj proponoj:

  #: ../main-menu.templates:9
  msgid "Choose the next step in the install process:"
  msgstr "Elekti sekvanta paso ĉe instala procezo:"
=> "Elekti la sekvantan pasxon ĉe la instalada procezo:"
estus pli korekte (cxar ni ne forgesu la akuzativajn "n" ).

  #: ../main-menu.templates:9
  msgid "This is the main menu for the Debian installer."
  msgstr "Ĉi tiu estas ĉefmenuo por la Debiano instalisto."
=> "Ĉi tiu estas la ĉefmenuo de la Debiana instalilo."
(Estas nur unu cxefmenuo, konsekvence ni prefere diru _la_ cxefmenuo).

  #: ../main-menu.templates:14
  msgid "Installation step failed"
  msgstr "Malsukcesis instalan pason"
=> "Malsukcesis instalada pasxo"
(Cxi tie "instalada pasxo" estas la subjekto).

  #. Type: error
  #. Description
  #: ../main-menu.templates:14
  msgid "An installation step failed. You can try to run the failing
  item again from the menu, or skip it and choose something else. The
  failing step is: ${ITEM}"
  msgstr "Instala paso malsukcesis. Vi povas plenumi la malsukcesa afero
  nove de menuo aŭ preterlasi kaj elekti io anstataŭ. La malsukcesa paso
  estas: ${ITEM}"
=> "Malsukcesis instalada pasxo, kiun vi povas denove provi cxe la menuo, aux preterpasi elektante ion alian. La malsukcesa pasxo estas: ${ITEM}"


Kore,
Sylvano.



Reply to: