[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: uzo de la dissendolisto



En sia retpoŝto de Dimanĉo, la  1-a de Majo 2005 je 08:02 (-0300), Luiz Portella skribis:
> Serge,
> 
> malgraŭ tio, ke oni foje uzas ĉi dissendoliston por gramatikaj aferoj,
> mi opinias ke ĝi estas ĝenerale por Debian-problemoj.

Nu, almenaŭ pri ĝeneralaj Linuksaj aŭ specifaj Debianaj problemoj, aŭ
pri uzo de Esperanto sub Linukso (eventuale ankaŭ ĉiaj Uniksoj).
Sed ja, ne pri gramatiko.

Serge, pri gramatiko ekzistas en la reto:
  http://groups.yahoo.com/group/akademia-diskuto (dissendolisto)
  http://groups.yahoo.com/group/pivgrupo/ (dissendolisto)
  http://groups.yahoo.com/group/tradukado/ (precize pri tradukado,
dissendolisto)
  http://www.bertilow.com/pmeg/  (nepre legenda)
  http://www.uni-leipzig.de/esperanto/voko/revo/ (por koni la bonajn
uzojn, tradukojn, ktp...)
  
> Ĉu iu pensas ke mi miskomprenis la celon de ĉi dissendolisto?
Ne...
Tamen, mi ne povas diri ke Serge vere ĝenis min, la listo ĉiamaniere ne
estas tre vigla... Sed ja se ĉiuj farus same, ve.

Kore,
JC
-- 
Bruo potenca, nula esenco



Reply to: