[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: eo.po korekto



En sia retpoŝto de Dimanĉo, la  1-a de Majo 2005 je 11:08 (+0200), Serge Leblanc skribis:
>  
> "This installation step depends on one or more other steps that have not
> yet "
> "been performed."
> 
> Ĉi tiu instala paso dependas ĉe unu aŭ plu aliaj pasoj kiu ne estas
> igita"
> "ankoraŭ."

Ĉi tiu instalada paŝo dependas de unu aŭ pli aliaj paŝoj, kiuj ankoraŭ
ne okazis.

Ĉar:
 - "installation"  la agon
 - paso signifus en la franca "un passage", ne "un pas"
 - oni dependas de io, ne ĉe io
 - la vorteto "plu" signifas, ke ago daŭras. Ĝi ne havus sencon tie. 
 - mi ne certas ke "esti igita" estas ĝusta. La verbon "igi" oni plej
   ofte uzas kiel "oni igas ion ia", sed tie mi ne komprenus la sencon.

En sia retpoŝto de Dimanĉo, la  1-a de Majo 2005 je 13:09 (+0200), Serge Leblanc skribis:
> > > msgid "GRUB installation failed.  Continue anyway?"
> > > msgstr "GRUB instalo malsukcesis. Sekvi malgraŭ"

La tuta angla frazo estus "Continue [the installation] anyway?".
Diri "Sekvŭ [la instalon]" ne havas sencon ĉar ĝuste la instalo ĉesis.

msgstr "GRUB-instaliĝo malsukcesis. Ĉu tamen daŭrigu?"

En sia retpoŝto de Dimanĉo, la  1-a de Majo 2005 je 13:47 (+0200), Serge Leblanc skribis:
> > 
> > msgid "Continue installation remotely using SSH"
> > msgstr "Daŭru instalon per SSH"

Daŭri estas ne-transitiva verbo, vi ne rajtas uzi akuzativon tie.
Uzu do aŭ "Daŭru instalo" ("Instalo daŭru") aŭ "Daŭrigu instalon"
Mi plej uzemus la duan.
"Remotely" tradukeblas per "fore" (aŭ pli longe ja per "malproksime").
Do:
msgstr "Daŭrigu instalon fore per SSH"

> msgid "Start SSH"
> msgstr "Eku SSH"

Denove, la verbo "Eki" estas ne-transitiva.
Do io ekas, oni ne ekas ion.
Mi sendube dirus "Ekrulu SSH-on"

Bonan daŭradon,
JC
-- 
Oni batas la oron, por provi ĝian valoron



Reply to: