Re: flash player 7
Kara Luiz,
En sia retpoŝto de Lundo, la 18-a de Aprilo 2005 je 09:42 (-0300), Luiz Portella skribis:
> >(Aliteme, mi konsilas al vi uzi ALSA-stilan modulon, ĉar 1e la
> >OSS-modularo ne plu evoluos, 2e la ALSA-modularo estas ĝenerale pli
> >bonkvalita. Sed la problemo ne estas tie.)
>
> Mi provos fari tion. Mi devas retraduki la kernon, ĉu ne?
Jes, verŝajne. Eble la moduloj jam ĉeestas, tiam vi nur bezonas instali
ilin (vidu ajnan "HOWTO" en la reto pri ALSA).
> Kiam mi skribis je unua fojo mi volis demandi, mi suspektis, pri
> agordo de Mozilla. Ĉu tio eblas?
Mi persone uzas Firefox, sed ĝi esence estas sama, kaj mi ne imagas
tion, kio povus kaŭzi ĉi tian problemon.
Ĉu vi provis uzi ankaŭ la RealPlayer-aldonaĵon?
Ĉu vi konstatas saman problemon?
Se jes, indas ja rigardi flanke de Mozilla, sed, ankoraŭ, mi restas
sen klarigo.
Cetere estas ankaŭ agordo por la Flash-aldonaĵo:
- musklaku per la dekstra butono en la aldonaĵa kesto
- selektu "Parametroj..."
Sed, vere, mi tie ne vidas ion utilan por via problemo.
Amike,
JC
--
Kien kudrilo iras, tien fadenon ĝi tiras
Reply to: