[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: flash player 7



En sia retpoŝto de Vendredo, la  8-a de Aprilo 2005 je 01:42 (-0300), Luiz Portella skribis:
> 
> per Mozilo mi malfermas dosieron html-an, kiu vokas dosieron flash-an,
> tiu flash-a dosiero ludas filmon, tamen mi ne aŭdas sonon, kiu certe
> estas en ĝi. mi jam provis kaj provis, tamen ne sukcesis vidi kaj aŭdi
> la filmon. ĉu iu povas helpi min?

Kara,

Mi ne komprenas se via problemo estas nur la sono, nur 1 Flaŝaĵo, aŭ la
tuta Flaŝ-aldonaĵo.

Pri la sono:
Se vi uzas ALSA-stilajn son-modulojn, kontrolu ke vi ŝaltis la
OSS-imitadon. Vi havu ion, kiel «
alias sound-service-0-0 snd-mixer-oss
alias sound-service-0-1 snd-seq-oss
alias sound-service-0-3 snd-pcm-oss
alias sound-service-0-8 snd-seq-oss
alias sound-service-0-12 snd-pcm-oss
» en la dosiero /etc/modules.d/alsa

Kontrolu ke vi havas la permesojn por legi/skribi ĉe la dosiero
/dev/dsp.
Ekz., ĉe mi:
crw-rw----  1 root audio 14, 3 Apr  7 08:24 /dev/sound/dsp
(ĉar /dev/dsp estas ligo al /dev/sound/dsp)
Tio postulas ke la uzulo estu en la grupo "audio".
$ id
... groupes=...18(audio)...

Pri la Flaŝ-aldonaĵo:
Kontrolu ke en via aldonaĵo-dosiero (normale
/usr/lib/MozillaFirefox/plugins por Firefox kaj /usr/lib/mozilla/plugins
por Mozilla) estas la ligoj al la Flaŝ-biblioteko.
Ekz., ĉe mi:
lrwxrwxrwx  1 root root    37 Mar 19 14:47 flashplayer.xpt -> /opt/netscape/plugins/flashplayer.xpt
lrwxrwxrwx  1 root root    72 Mar 17 00:59 javaplugin.so -> /opt/blackdown-jdk-1.4.2.01/jre/plugin/i386/mozilla/libjavaplugin_oji.so
lrwxrwxrwx  1 root root    39 Mar 19 14:47 libflashplayer.so -> /opt/netscape/plugins/libflashplayer.so
-rwxr-xr-x  1 root root 20036 Mar 15 06:53 libnullplugin.so
lrwxrwxrwx  1 root root    32 Mar 19 06:12 nphelix.so ->/opt/netscape/plugins/nphelix.so

Se vere ĉio taŭgas, mi supozas ke la Flaŝaĵo kulpas, ne via agordo.
Provu ekz-e http://gxangalo.com/tmp/vidu.html , kie vi devus trovi
funkciantan Flaŝaĵon.

Amike,
JC
-- 
Vi sekrete vorton diros, ĝi tra l' tuta mondo iros



Reply to: