[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: flash player 7



Saluton Jean-Charles,

 -- Jean-Charles Salzeber skribis:
>(Aliteme, mi konsilas al vi uzi ALSA-stilan modulon, ĉar 1e la
>OSS-modularo ne plu evoluos, 2e la ALSA-modularo estas ĝenerale pli
>bonkvalita. Sed la problemo ne estas tie.)

Mi provos fari tion. Mi devas retraduki la kernon, ĉu ne?

>Alia pensaĵo: se via sonkarto kaj sonpiloto ne kapablas malfermi plurajn
>sonfluojn samtempe (verŝajne kun OSS-stila modulo). Kontrolu ke neniu
>alia procezo malfermas la dosieron /dev/dsp.
>Ekz-e, postulante ke vi instalis lsof:
> # lsof | grep dsp
>
>Se vi ne legas la Flaŝaĵon, tiam la komando respondu nenion.
>Se vi legas la Flaŝaĵon, tiam la komando respondu ion kiel:
>mozilla 15403      jc   24u      CHR       14,3               12972	/dev/dsp
>(kaj nenio alia)

Dum mi provis aŭdi la sonon de Flaŝaĵon, sensukcese, aperis jeno:

kafka:~# lsof | grep dsp
mozilla-b 1144 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 1179 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 1180 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 1181 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 2058 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 2059 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
kafka:~# lsof | grep dsp
mozilla-b 1144 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 1179 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 1180 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp
mozilla-b 1181 dijz   39u CHR  14,3 64868 /dev/dsp

Tiam mi provis nur Flaŝaĵon. Kiam mi uzas xmms kaj Flaŝaĵon, per "lsof |
grep dsp" mi legas pri la du, tamen nur aŭdas sonon el xmms.
Sed mi kutime povas aŭdi muzikon dum spektas filmon, kaj la sonoj el la
du aŭdeblas miksitaj. Kiam mi skribis je unua fojo mi volis demandi, mi
suspektis, pri agordo de Mozilla. Cxu tio eblas?

Dankon pro via helpo. Pardonu ke mi malfruis raporti tion.

Amike, Luiz


Luiz Portella <lfpor@lujz.org>
--
 http://www.lujz.org/lfpor/



Reply to: