Re: klavoj che ratpoison (Re: ratpoison)
Marcos Cruz <marcoscm@jazzfree.com>:
> > Cxu iu scias kiel senventumiligi novan komputilon? Tiu ventumilo estas
> > nur por iu ero, kiu eble povas esti sxangxita.
>
> Estas ventumiloj por procezilo kaj por la elektra tranformatoro.
Kolego de mi ĵus aĉetis novan komputilon sen ventumiloj:
http://www.tranquilpc.co.uk/
Jes, en kutima komputilo estas du ventumiloj, kaj cetere la disko
povas fari bruon.
Franck Arnaud iom scias pri silentaj komputiloj. Eble li verku
artikoleton pri tio por Monato ...
> Fakte la kombinon "Ctrl+A" mi opinias unu klavofrapo, ne du. Poste, per
> alia ajna klavo vi povas fari kion ajn.
> Miascie ne, pro la supra klarigo. Chiam necesas la antawklavo, cetere
> same elektebla. Ja "Ctrl+T" estas malkomforte tajpebla: Che Ctrl+A oni
> uzas nur unu manon, provu.
Tamen, premi du klavojn samtempe per unu mano eble estas
malkonsilinda.
Mia maldekstra mano ofte doloras, kaj mi suspektas, ke kulpas mia
tajpado de Ctrl+X kaj Ctrl+S per unu mano. Mi klopodas nun uzi la
dekstran Ctrl por tiaj kombinoj, kvankam estas malpli rapide.
Iam antaŭ jaroj mi akcidente ekhavis la malbonegan kutimon tajpi
Ctrl+V per unu mano. Teruraj doloroj rapide rezultis, kaj mi baldaŭ
nuligis tiun kutimon.
Q W E R T Y
A S D F G H
Z X C V B N
^ \
Ctrl
Edmundo
Reply to: