Mandrake
Saluton!
Cxu vi jam konscias ke ankaux la Mandraka eldono de Linukso estas
suficxe Esperanteca? Min retleteris Pablo Saratxaga por informi min
pri tio.
Tie estas esperanta instalado ebla, kaj tie ankaux estas ispell por
esperanto, kies debianigxo ankoraux ne oficialigxis (cxu ne?,
versxajne pro tio ke ni ne testis...).
Cxiuokaze, je:
http://www.linux-mandrake.com/en/translations.php3
oni trovas superrigardon pri la internaciigo de Mandrake.
Sxajne Dale Gulledge tie prizorgas la tradukadon. Cxu li membras nian
liston? Cxu eble io farindas por eviti duoblan laboron?
Michiel
--
% Michiel Meeuwissen
% M.Meeuwissen@stud.warande.ruu.nl
% http://www.purl.org/NET/mihxil/
Reply to: