[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Instalado



Lars Soezueer <soezueer@mail.desy.de>:

> Sed nun mi ne scias kiel reeniri dbootstrap
> por aktivigi ankaux la aliajn subdiskojn.
> Laux la manlibreto mi devintus tion fari
> antaux la restarto. Cxu jam tro malfrue?

Mi pensas, ke eblas restartigi la komputilon per la savdisketo, elekti
la koncernan agon el la menuo, kaj fari tiel.

Alternativo estas mem fari kiel radiko per la komandoj mkfs.ext2,
mount kaj umount, kaj per redaktado de /etc/fstab. Se temus pri
/dev/hda7, eble io simila al jeno funkius:

# mount -o ro /dev/hda7 /floppy
# mkfs.ext2 -c /dev/hda7
# cat /etc/fstab
# echo "/dev/hda7 /usr/ioajn ext2 defaults 0 2" >> /etc/fstab
# cat /etc/fstab
# mkdir /usr/ioajn
# mount /usr/ioajn

La unua komando ("mount") devus malsukcesi. Ĝia celo estas kontroli,
ke tiu diskodividaĵo (subdisko) ne jam havas dosiersistemon. Se via
disko enhavas valorajn datenojn, aŭ eĉ se vi bezonus multe da tempo
por reinstali, indas fari tiajn kontrolojn. Se vi eraras en la komando
mkfs.ext2, vi povas detrui ekzistantan dosiersistemon ...

Edmundo


Reply to: