[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Mandrake



Michiel Meeuwissen <M.Meeuwissen@stud.warande.ruu.nl>:

> Cxu vi jam konscias ke ankaux la Mandraka eldono de Linukso estas
> suficxe Esperanteca? Min retleteris Pablo Saratxaga por informi min
> pri tio. 

Tio estis menciita en la dissendolisto <eo@li.org>.

Mi ŝatus scii, kiel funkcias la instalado de Mandrake. Ĉu ĉiu povas
facile elekti la esperantajn mesaĝojn, aŭ ĉu oni faras apartajn
instaldisketojn por Esperanto?

> Tie estas esperanta instalado ebla, kaj tie ankaux estas ispell por
> esperanto, kies debianigxo ankoraux ne oficialigxis (cxu ne?,
> versxajne pro tio ke ni ne testis...). 

Laŭ mi estas domaĝe, ke esperanta ispell ankoraŭ ne estas parto de
Debian. Ĝi estas instalita ĉe mi, kaj mi uzadas ĝin.

Ĉar temas nur pri datenoj, eble ne estas tro malfrue enkonduki ĝin en
potato. Ĉu neniu oficiala debianigisto volas okupiĝi pri tio?

> Cxiuokaze, je:
> 
>  http://www.linux-mandrake.com/en/translations.php3
> 
> oni trovas superrigardon pri la internaciigo de Mandrake. 
> 
> Sxajne Dale Gulledge tie prizorgas la tradukadon. Cxu li membras nian
> liston? Cxu eble io farindas por eviti duoblan laboron?

Mi pensas, ke oficiale <eo@li.org> rilatas nur al la esperantigo de
certaj GNU-programo, kaj ĉi tiu listo rilatas nur al Debian, sed
verŝajne estus utile, se ĉiuj aktivaj tradukantoj de liberaj programoj
estus legantoj de ambaŭ listoj ...

Edmundo


Reply to: