[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Instalado



Kun la helpo de Edmundo kaj Sciuro mi sukcesis 
sur alia komputilo fari 'rescue'-diskedon kaj per tiu
komencis la instaladon. Mi decidis krei plurajn
subdiskojn sur la 9GB-a disko.
Mi sekvis la gvidon de la programo dbootstrap
laux kiu mi kreis la subdiskojn per cfdisk,
aktivigis 'swap'- kaj /-subdiskojn, 
kaj poste restartis la masxinon el la disko,
kio glate funkciis.

Sed nun mi ne scias kiel reeniri dbootstrap
por aktivigi ankaux la aliajn subdiskojn.
Laux la manlibreto mi devintus tion fari
antaux la restarto. Cxu jam tro malfrue?

Antauxdankeme

	Lars

-- 
Lars S"oz"uer    |oficejo:DESY HERA-B konstr.61 cxmb.116
Max-Zelck-Str. 11|        Notkestr. 85
D-22459 Hamburg  |        D-22603 Hamburg
Germanujo        |        +49-40-8998-4849
+49-40-58917303  |             Fakso -4018
ret-posxto: soezueer@mail.desy.de
TTT-ejo: http://www.desy.de/~soezueer/index_eo.html
En la VEKejo: Sencay (prononcata Sxengxaj)
ICQ#50186069


Reply to: