[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Traduko de intro/free - bonvolu kontroli



Saluton!
Eduardo Trápani skribis:
> Saluton!
> 
> Carlos Artime sendis al mi tradukon de intro/free.html (li gxuste
> tradukis la wml-an version).
> 
> Mi pretas tion aldoni al esperanta pagxaro, sed unue mi sxatus ke iu la
> tradukon kontrolu.
> 
> La originala estas tie [1] kaj la traduko estas tie [2]
> 
> Amike, Eduardo.
> 
> Kromnoto: se iu alia volas helpi je la tradukado de la pagxaro de
> Debiano, bonvolu traduki la tekston kaj sendi la tradukon al la listo. 
> Post korektado mi tuj enmetos gxin.
> 
> [1] http://www.debian.org/intro/free
> [2] http://programoj.esperanto.org.uy/free.eo.html
> 
> 
citaĵo:
{
Programo kiu estas libera nur laŭ senco ke vi ne devas pagi por uzi ĝin, estas tute ne libera. Eble vi ne rajtas transdoni ĝin, kaj preskaŭ
certe vi ne rajtas plibonigi ĝin. Programo licencita senpage estas ofte armilo en merkatkampanjo por promocii rilatan produkton aŭ por
bankrotigi malpli grandan konkurencanton. Estas nenia garantio, ke ĝi daŭre estos libera.
}
En Esperanto mankas konfuzo inter libera kaj senpaga, do tia longa parolado pri "libera ne estas libera" iĝas stultaĵo.
Pli bone nomu farojn per liaj nomoj.
Mi pensas ke tiu alineo devas esti tradukita kiel:
{
Programo kiu estas senpaga, apenau estas tute libera. Eble vi ne rajtas _disdoni_ ĝin, kaj preskaŭ certe vi ne rajtas plibonigi ĝin.
Programo licencita senpage estas ofte armilo en merkatkampanjo por promocii rilatan produkton aŭ por bankrotigi malpli grandan
konkurencanton. Estas nenia garantio, ke ĝi daŭre estos senpaga.
}

Amike, Sergio.



Reply to: