[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Traduko de intro/free - bonvolu kontroli



Saluton!

Carlos Artime sendis al mi tradukon de intro/free.html (li gxuste tradukis la wml-an version).

Mi pretas tion aldoni al esperanta pagxaro, sed unue mi sxatus ke iu la tradukon kontrolu.

La originala estas tie [1] kaj la traduko estas tie [2]

Amike, Eduardo.

Kromnoto: se iu alia volas helpi je la tradukado de la pagxaro de Debiano, bonvolu traduki la tekston kaj sendi la tradukon al la listo.  Post korektado mi tuj enmetos gxin.

[1] http://www.debian.org/intro/free
[2] http://programoj.esperanto.org.uy/free.eo.html



Reply to: