[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: pri XX el eo_XX



Luiz Portella <lfpor@lujz.org>:

> Pri teritoria kodo ja estas problemo.
> http://www.iso.org/iso/en/prods-services/iso3166ma/02iso-3166-code-lists/index.html
> Ja estas aliaj listoj por ISO 3166, tamen ili ne enhavas ion por
> Esperanto. Ni povus provi ekhavi ion por Esperanto.

Mi pensas, ke ne.

> Uzi kodon de lando
> ne taŭgas, ĉar plej ofte ili povas malkongrui kun la reguloj de
> Esperanto.

Principe tio tre taŭgas, sed estus tro da laboro kaj tro da datenoj,
se oni kreus lokaĵaron por ĉiu lando.

Notu, ke lokaĵaro enhavas aferojn kiel valuto, prefikso por
telefonnumeroj, grando de papero, ktp, kiuj dependas de la lando, ne
de la lingvo.

> Nu, mi ne konas la regulojn de AQ, tamen ĝi estas almenaŭ
> geografie multenacia.

Mi supozas, ke AQ ne havas valuton. Eble ĝi havas telefonprefikson.
Oni povus esplori pri tio, se oni interesiĝus.

> Eble oni povas ekhavi internacian kodon, kiu celas Esperantan uzadon,
> kiu povas nomiĝi XX.

Ne, ĉar la koderoj, kiuj komenciĝas per X, estas rezervitaj por
privata uzado. Tial ni povas jam nun uzi ilin.

> Se vi, aŭ io alia, kiu regas la Anglan aŭ la
> Francan, volas helpi, do provu iel peti tion ĉe ISO. Preferinde la
> Civito ne sciu pri tio, mi ne konas bone ilian sintenon, tamen ili povas
> voli oficialigi por Esperanto kodon de Svizlando aŭ Francio, aŭ de 
> subŝtato de ies lando, kion mi ne trovas saĝa.

Mi ne komprenas, kion vi celas per "oficialigi por Esperanto". Mi
pensas, ke ISO ne okupiĝas pri la nomoj de lokaĵaroj.

Laŭ mia kompreno, la nuna situacio estas, ke pluraj linuksaj
distribuoj, inkluzive de Debian, havas propran Esperantan lokaĵaron.
Eble estus pli bone, se tiuj lokaĵaroj devenus de komuna fonto, sed ne
indas speciale kampanji pri tio, ĉar la homoj, kiuj prizorgas la
diversajn distribuojn, certe volus la saman aferon, por ŝpari al si
laboron.

Edmundo



Reply to: