[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Alia mondo: Gentoo



En sia retpoŝto de Mardo, la 25-a de Januaro 2005 je 11:26 (+0000), Luis Oliveira skribis:
> La 23-an de Januaro 2005, je 09:12, Jean-Charles Salzeber skribis:
> > La ĉefa malsameco inter Gentuo kaj Debiano estas ke Gentuo uzas la
> > fontajn arkivojn por instali programojn.
> > Avantaĝo estas ke vi povas elekti kion vi deziras/ne deziras ĉe ĉiu
> > programo ke vi instalos, kaj plie vi povos kompili la programojn por ke
> > ĝi estu plej rapida ĉe via komputilo.
> > Ekz-e, multaj programoj havas specialajn subtenojn por KDE, Gnome aŭ
> > Xinerama, kial havi tiujn funkciojn se vi ne uzas KDE, Gnome aŭ 2
> > monitorojn?  Tio nur uzas memoron kaj malrapidigas iliajn elŝarĝojn!
> > Malavantaĝo estas ke vi bezonos pacienci horojn por instali grandajn
> > pakojn kiel X.org, Mozilla aŭ OpenOffice ĉar kompili ilin estas tre
> > longaaaaaa... :) (Tamen ekzistas antaŭkompilitajn pakojn, same kiel en
> > Debiano)
> 
> Vi ankaŭ povas kompili pakojn per Debiano. Oni uzas "apt-get source".

Oni ja povas kompili pakojn en Debiano (ne per nur "apt-get source", sed
Carlos jam eksplikis tion), sed vi tamen devos kompili tion, kion la
pak-kreinto decidis kompili.
Aŭ se vi volas ŝanĝi tion vi devas modifi la pak-konstruiga dosiero, la
"agordi laŭvole" kiun skribis Carlos.

Ekz-e, vi sendube, kiel mi, ne uzas IPv6, tamen preskaŭ ĉiujn pakojn en
debiano estis kompilita por ĝi.
Unue en debiano vi ne povas scii vere kiujn pakojn kapablas IPv6, do
estos malfacile trovi ilin.
Due, vi devas modifi la pak-konstruigan dosieron, kaj ĝenerela malŝalti
la "--enable-ipv6" opcion, kaj konstrui la pakojn.
Poste vi atentu ke apt-get ne anstaŭu vian hejm-faritan pakon. Se
ĝisdatigo envenas, vi denove devas elŝuti la dosieron, kaj denove ŝanĝi
la pak-konstruigan dosieron, ktp...

Tio ne estos eltenebla kun pli ol kelkaj pakoj.

En gentuo, vi nur redaktos vian dosieron /etc/make.conf kun
USE="-ipv6"
Kaj neniu pako kapablos IPv6, eĉ post ĝisdatigo.
Tio ankaŭ veras por le dependaĵoj, se vi ne uzas ekz-e Gnome, neniun
pakon necesos la bibliotekojn de Gnome.

Alia avantaĝo de Gentuo, estas ke la (stabilajn KAJ nestabilajn) pakojn
estas pli rapide ĝisdatigita, ĉar la dependaĵoj estas kreitaj laŭ via
nuna sistemo.

Mi konsilas legi
http://www.gentoo.org/main/en/about.xml
http://www.gentoo.org/main/en/philosophy.xml

Ĉiamaniere Gentuo kaj Debiano estas rilative similaj, la nura diferenco
estas ke en Gentuo vi kontrolas kion kaj kiel viaj pakoj kompilas... sed
vi povas uzi vian Gentuon kiel Debiano uzante nur antaŭkompilitaj pakoj
(sed miaopinie estus stulta).

Foje Debiano havas specialajn pakojn, kiuj ĝuste estas "parto de
kompilado", kaj do ebligas elekton pri kiujn funkciojn vi vere deziras.
Ekz-e: mozilla-firefox kaj mozilla-firefox-gnome-support
Do Debiano proponas du versiojn: kun aŭ sen Gnome

Sed Gentuo havas multe pli da eblecoj:
[ebuild   R   ] net-www/mozilla-firefox-1.0-r3  -debug -gnome -java -ldap -mozdevelop -moznoxft -mozsvg -mozxmlterm -xinerama -xprint
Kie:
* debug - Tells configure and the makefiles to build for debugging. Effects vary across packages, but generally it will at least add -g to CFLAGS. Remember to set FEATURES=nostrip too
* gnome - Adds GNOME support
* java - Adds support for Java
* ldap - Adds LDAP support (Lightweight Directory Access Protocol)
* mozdevelop - Enable features for web developers (e.g. Venkman)
* moznoxft - Disable XFT support in mozilla (also firefox, thunderbird)
* mozsvg - Enable SVG support in mozilla and firefox
* mozxmlterm - Enable mozilla's XML-based command-line terminal
* xinerama - Add support for the xinerama X11 extension, which allows you to stretch your display across multiple monitors
* xprint - Support for xprint, http://www.mozilla.org/projects/xprint/

Ĉu vi komprenas nun, en kio Gentuo estas malsama?

Tamen Gentuo estas malpli facile instalebla, do mi malkonsilus al
komencanto.


JC
-- 
Kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas



Reply to: