[Date Prev][Date Next] [Thread Prev][Thread Next] [Date Index] [Thread Index]

Re: Alia mondo: Gentoo



La 23-an de Januaro 2005, je 09:12, Jean-Charles Salzeber skribis:
> La ĉefa malsameco inter Gentuo kaj Debiano estas ke Gentuo uzas la
> fontajn arkivojn por instali programojn.
> Avantaĝo estas ke vi povas elekti kion vi deziras/ne deziras ĉe ĉiu
> programo ke vi instalos, kaj plie vi povos kompili la programojn por ke
> ĝi estu plej rapida ĉe via komputilo.
> Ekz-e, multaj programoj havas specialajn subtenojn por KDE, Gnome aŭ
> Xinerama, kial havi tiujn funkciojn se vi ne uzas KDE, Gnome aŭ 2
> monitorojn?  Tio nur uzas memoron kaj malrapidigas iliajn elŝarĝojn!
> Malavantaĝo estas ke vi bezonos pacienci horojn por instali grandajn
> pakojn kiel X.org, Mozilla aŭ OpenOffice ĉar kompili ilin estas tre
> longaaaaaa... :) (Tamen ekzistas antaŭkompilitajn pakojn, same kiel en
> Debiano)

Vi ankaŭ povas kompili pakojn per Debiano. Oni uzas "apt-get source".


> 4. fortune
> Mi kutime uzas "fortune", por fari subskribojn el la proverboj de
> Majstro Zamenhof. Mi do elŝutis la fontan dosieron ĉe
> http://www.geocities.com/tuxloveslinux/eo/esperantigi/fortune-proverbaro.tar.gz

Bonege, dankon! Mi ne sciis pri tiu dosiero! :-)


-- 
Luís Oliveira
http://student.dei.uc.pt/~lmoliv/
Equipa Portuguesa do Translation Project
http://www2.iro.umontreal.ca/~pinard/po/registry.cgi?team=pt



Reply to: