Re: [D-I] Tradukoj.
> Mi inspiriĝis apud ĉi-tiuj retafiŝoj :
> http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/P.html#PAKAJxO
> http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/KO.html#KONFIGURAJxO
Indas kontroli en PIV, kvankam pli teknikaj aferoj ne troviĝas tie,
kaj indas kontroli en aliaj programtradukoj, interalie la traduko,
kiun mi iam faris de la instalilo de Debian.
Kompreneble la terminologio ne estas tre forte fiksita, kaj ofte oni
devas (aŭ volas) mem inventi ion.
Ofte estas tre utile gugli pri diversaj ebloj.
AGORDI: Ĝi havas komputikan sencon en PIV, kiun mi konstante uzas,
skribe kaj parole, kaj vidu:
http://groups-beta.google.com/groups?q=agordi
PAKO: Laŭ PIV "pakaĵo" estas "tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun
si ĉe vojaĝo", kaj tiun difinon subtenas tri zamenhofaj citaĵoj. (Nu,
oni povus argumenti, ke "pakaro" estus pli logika por tiu senco, sed
mi estas tradiciemulo. Cetere, komparu kun vesto/vestaĵo.) Ĉiuokaze,
mi ne vidas bonan motivon por aldoni la sufikson -aĵ' en komputika
senco de "pako". Ĝi ŝajnas iuspeca fremdaĵo, kvazaŭ oni imitus la
sonon de alilingva vorto.
Edmundo
Reply to: